2011-07-12 La 5-a Afrika Esperanto-Kongreso devis okazi fine de la jaro 2012, sed momente ŝajnas, ke ĝi devos esti prokrastita. Jam komence de aprilo la kunordiganto de la Afrika komisiono de UEA, Adjévi Adje, anoncis konkurson inter afrikaj landaj asocioj, organizaĵoj kaj kluboj, kiuj ŝatus aranĝi la kongreson. Nun pasis la limdato -- kaj venis neniuj kandidatiĝoj, li informas.
En la retlisto "landa agado", ligita al Universala Esperanto-Asocio, Adjévi Adje forte bedaŭras, ke ŝajnas manki interesiĝo pri la planata kongreso:
-- Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundo. Estas domaĝe, ke tiel Afriko preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo. Kaj mi demandas al mi, ĉu iam Afriko decidos esti aktoro de sia sorto, ĉar al mi ŝajnas ke ni havas preskaŭ ĉiujn eblojn, tamen ni pluploras...
En aprilo 2010 la Esperanta Civito nuligis sian propran "Jubilean Afrikan Kongreson", anoncitan jam en decembro 2008, kaj planitan por la fino de la jaro 2010. Samtempe Gbeglo Koffi en Togolando anoncis la starigon de nova tutafrika Esperanto-organizaĵo UETA, kiu laŭ li aranĝos sian propran tutafrikan kongreson.
"La kongreso de UETA nomiĝas AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua okazos en 2011 aŭ 2012. Ĝis la fino de 2010 estos preciza informo pri la dato kaj loko de la kongreso", skribis Gbeglo Koffi en majo 2010. Post tio nenio aŭdiĝis pri la afero.
Laŭ informoj en la retejo de la Esperanta Civito, la prokrastita Civita "Jubilea Afrika Kongreso" siavice nun estas planata por la jaro 2013.
(El liberafolio.org)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |