Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Plia paŝo al la fina aprobo de tutnacia leĝo pri Eo-instruado en Brazilo
2011-07-12

 

    La 6an de Julio 2011, la Ĉambro de Deputitoj de la Brazila Parlamento publikigis la favoran voĉdonon de Deputito Joao Bittar al la aprobo de la Leĝprojekto numero 6.162, de 2009, kiu enkondukas la instruadon de Esperanto en la Brazilan kleriga sistemon.

 

    Deputito Joao Bittar rolas la findecidan proponanton pri la afero ene de la Komisiono pri Klerigado de la Brazila Deputitejo. Kutime la voĉdonantaj deputitoj ne kontraŭas la findecidan proponanton, kvankam ili rajtas tion fari. Ne estas ankoraŭ difinita dato por la voĉdona kunsido de la deputita komisionaro.

 

    Tiu leĝprojekto, originale proponita de la Brazila Senatejo, jam estis tie aprobita antaŭ ĉirkaŭ unu jaro.

 

    Raportis por Edukado.net Josias Barboza

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng