Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Purigado de Pekino
2011-07-12

de Ivanka Stoyanova (Aminda)

 


Nova ruboĉaro en Pekino 

    Pekino estas pura urbo, eble la plej pura urbo, kiun mi vizitis. Ĉinoj estas kiel ĉiuj homoj en la mondo -- ili ankaŭ forĵetas la paketon de la glaciaĵo, la cigaredstumpojn surstrate, malgraŭ, ke videblas sufiĉaj rubujoj.... Se mi ne vidis ĉion per miaj propraj okuloj, certe mi supozos, ke ĉinoj estas pli diversaj homoj, speciale pri la strata pureco...

 

    La purigado en Pekino estas bone organizita afero. Mi jam havas kutimon irante strate kapti ĉion, kion okazas ĉirkaŭ mi. Frue matene laboristoj per specialaj veturiloj -- ruboĉaroj, kiuj havas balaaĵujon por meti diversajn objektojn, jam ĉirkaŭas, kolektas la rubojn el la rubujetojn kaj la videblaj pli grandaj forĵetitaj objektoj kaj faras tion tiel sperte, ke mi malfacile povas sekvi ilian laboron.

 


Ruboĉaro kun balaaĵujo en Pekino 

 

    Tuj poste jam per bicikloj venas laboristoj kiuj balaas la restantajn rubojn per balailoj. Ĉiuj balaaĵkolektistoj estas viroj, mezaĝaj, kiuj tre diligente plenumas sian laboron kaj estas vestitaj en uniformoj, de kiuj la supra parto estas en oranĝa koloro kaj videblas de malproksime.

 


Veturilo kun balailo 

 

    Tamen, malgraŭ tio, ĉiam estas rubrestaĵoj, precipe la cigaredstumpoj kaj celofanaj paketetoj de telefonkartoj kaj jam venas la tria grupo purigistoj, kiuj per specialaj longaj pinĉiloj jam pinĉas eĉ la plej malgrandan objekton.

 


Jen kiel diligente la laboristo prenas la plej malgrandan objekton per longa pinĉilo 

 

    Aldone, estas virinoj, kiuj ankaŭ ĉirkaŭas per bicikloj, kaj ili nur lavas la stratajn rubujojn.

 

    Lastatempe, jam post la 8-a horo matene mi renkontas junulinojn, ĉiam po 2-3 grupe, kiuj gaje parolas, aspektas, ke promenadas, tamen kolektas la plej malgrandajn objektojn per tiuj longaj pinĉiloj. Mi supozas, ke ili estas de iu volontula taĉmento, aŭ eble feriantaj studentinoj.....

 

    Proksime de mia domo estas rubejo, kie laboristoj akceptas diversajn rubmaterialojn, refoje uzeblaj en la fabrikado. Ili diligente grupigas kaj aranĝas la rubmaterialojn laŭ la specoj en specialaj kamionoj kaj transdonas ilin al la koncernaj entreprenoj.

 

    Alie, de mia domo ĝis mia oficejo nur de la maldekstra strata flanko, kie mi kutime iras, estas 6 senpagaj necesejoj (WC) kaj en Varna oni devas pagi duon-eŭron, se feliĉe en la sama distanco estas unu....

 


Kamiono plena de paperaĵoj 

 

    Intertempe, mi ŝatas rigardi la verdaĵojn strate: mi rimarkas, ke la akvumilojn jam funkcias kaj ĉirkaŭ ili laboristoj per specialaj elektraj tranĉiloj tranĉas la verdaĵojn kaj donas al ili specialan formon, por aspekti ĉiam freŝaj kaj okulfrapantaj.

 

    Ĉio, pri kio mi skribas nun, mi vidas matene, dum duonhoro.

 

    Konklude, rigardante kia bona organizado estas en ĉio, kio ĉirkaŭas min, mi opinias, ke la registaro en Pekino multe zorgas pri la belaspekto de la urbo kaj la trankvila vivo de la loĝantoj .

 


Veturilo kun balailo 
 

Ruboĉaro en Pekino 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng