2011-07-12
Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Moskvo en la 11-a de julio, Rusa ĉefministro Vladimir Putin kritikis en lundo, ke la mona politiko de Usono estas "huliganisma", tion raportis lokaj amaskomunikiloj.
"Feliĉe aŭ ne, ni ne povas presi rezervan valuton. Sed kion ili faras (usonanoj)? Ili simple rompas la dentojn, funkciigas presilon kaj ĵetas arĝenton al la mondo, kun la celo solvi siajn urĝajn problemojn", deklaris s-ro Vladimir Putin al la membroj de la Rusa Akademio de Sciencoj en Moskvo.
Ekspluatante sian monopolon de emisio de rezerva valuto tutmonda en granda skalo, Usono postulis al Rusio strikte observi financan disciplinon, aldonis s-ro Vladimir Putin.
Rusio ne povos solvi siajn proprajn problemojn, kovrante budĝetan deficiton pere de la presado de pli da mono, akcentis s-ro Vladimir Putin.
En la sama tago, rusa ĉefministro Vladimir Putin renkontiĝis kun eminenta rusa ekonomikisto por diskuti pri la monda financa krizo kaj pri ekonomia disvolviĝo daŭrigebla en longa tempo.
(el http://french.news.cn/monde/2011-07/12/)
Redaktoro: Wang Lihua
|