Laŭ la plano, la festo por la 5-jara jubileo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo okazis en la parko Domeyer post tagmeze de la 9-a de julio 2011, de la 14-a ĝis la 18-a horoj.
La programeroj estas: Esperanto-informtablo, kantado de Ralph Glomp el Hamburgo, Esperanto-koruso sub gvido de Otto Kern kaj lingvo-ludoj.
Sube estas kelkaj fotoj pri la festo en la parko Domeyer.
(el Esperanto-urbo)
Redaktoro: Wang Lihua
Festo en la parko kun Esperanto-varbiloj kaj informtablo
Speciala donaco de la Interkultura Centro Herzberg al la organizantoj de la familia, urba festo: torto okaze de la 5-jara jubileo de Esperanto-urbo kaj bona kunlaboro kun loka agadgrupo Zukunftswerkstatt.
Kelkaj el la lokaj Esperanto-klubanoj, organizantoj de la sukcesa varbo-tago
La bone elektitaj varbiloj allogas interesiĝantojn.
Internacia deĵorantaro ĉe la tablo: Gian Carlo (IT), Nepre (KR), Birgitt (DE)
Zsófia kaj Petro interese, ludante prezentas Esperanton.
Oni elektas manlaboradon kun Esperanto-instrukcioj.
Zsófia montras kiel fari facile 5-pintan verdan stelon.
La Esperanto-kantgrupo de la Esperanto-Centro prezentis belan, internacian kant-bukedon por la 5-jara Esperanto-urbo.
La urbo Herzberg hisis la grandan verdan flagon antaŭ la urbodomo.
Butono farita de ICH por la 5-jara jubileo de Esperanto-urbo