2011-07-13
Laŭ statistiko farita de la Ĝenerala Dogana Administracio de Ĉinio en junio de la kuranta jaro, la favora komerca saldo de Ĉinio atingis 22.3 miliardojn da usonaj dolaroj, kiu superis atendon kaj atingis la plej altan nivelon en la pasintaj 7 monatoj.
Tiu ĉi cifero superis antaŭkalkulon de 21 ekonomikistoj en la enketo farita de la novaĵo-agentejo Bloomberg — plejparto el ili opinias ke la favora komerca saldo de Ĉinio en junio estis 14.2 miliardoj da usonaj dolaroj. Tio aludas, ke mankas progreso de rebalanciĝo de la tutgloba ekonomio.
La favora komerca saldo de Ĉinio malaltiĝis je 18% en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, tamen, tio reflektas la importan altiĝon de krudaj materialoj por projektoj de bazaj instalaĵoj. La totala sumo de eksporto atingis 162 miliardojn da usonaj dolaroj en junio kaj 874 miliardojn da usonaj dolaroj en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, tiuj du ciferoj kreis novan rekordon.
La forta eksporta situacio de Ĉinio eble grandigos premon el Usono kaj aliaj landoj al ĝi por instigi altiĝon de la valoro de jŭanoj, kaj venos la depresio de konsuma postulo en Usono kaj Eŭropo, altiĝo de kostoj de produktoj el Ĉinio kaj disrompo de provizado-ĉeno en Japanio.
Redaktoro: Li Jianhua
|