Ekde la jaro 2003 la montreala, otava kaj toronta Esperanto-kluboj kunorganizas turisman semajnfinon meze de majo.
La 9-a Mez-kanada renkontiĝo de Esperanto okazos de la 19-a ĝis la 21-a de majo en la jaro 2012.
Ne okazas kursoj kaj kunsidoj, sed vizitoj, ekskursoj kaj agrablaj manĝoj en restoracioj.
Ĉiuj estas bonvenaj!
Pliaj informoj ĉe: ESK (Esperanto-Societo Kebekia),
Retpoŝto: info@esperanto.qc.ca.
Redaktoro: Li Jianhua