Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Funkciis "ĉiela vojo de elektro"
2011-07-13


Fotado pri la linio de la elektra reto 

 

    La 10-an de julio, oni sukcese finkonstruis elektrajn instalaĵojn sur la montaron Nyenchen-Tanglha por la elektra reto de Qinghai kaj Tibeto, tio signifas ke oficiale funkcias la "ĉiela vojo de elektro" — la elektrotransmisia linio de Golmud ĝis Lhaso, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. La averaĝa altitudo de tiu ĉi linio estas 4500 metroj, kaj la plej alta parto kun la altitudo je 5300 metroj super la marnivelo.

 

    Laŭplane, finkonstruiĝos kaj funkcios la qinghai-tibeta elektra reto en la fino de novembro 2011, tiam la tibeta elektra reto kunligiĝos kun aliaj elektraj retoj de la najbaraj provincoj kaj formos la tutlandan elektran reton, tiam elektro ne plu mankos al la regiono.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng