Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina prezidanto Hu Jintao partoprenis interŝanĝan aktivadon de junuloj trans la markolo Taiwan
2011-07-13

 

    La 12-an de julio la ĉina prezidanto Hu Jintao en la Granda Popola Halo de Pekino partoprenis la interŝanĝan aktivadon de junuloj ambaŭflanke de la markolo Taiwan. La aktivado inkluzivas de muzikaj prezentadoj, interaktivaj aktivadoj kaj ekspozicio.

 

    Hu Jintao kune kun la junuloj el Taiwan lernis tradician metion, kaj rigardis ludadon de tradicia ĉina muziko kaj prezenton pri Bianzhong, frapinstrumento el bronzaj sonoriloj antaŭ pli ol 2000 jaroj.

 

    Post la muzika prezentado Hu Jintao diris, ke junaj amikoj el Taiwan certe rikoltos multe el la vizito al la ĉeftero, kaj li kredas, ke la junuloj komprenos, ke la ĉeftero kaj Taiwan estas komuna familio. La popolanoj de la du bordo de la markolo Taiwan estas samsangaj gefratoj.

 

    Hu diris, ke lastjare la rilatoj inter la ĉeftero kaj la makolo Taiwan tenas en paco kaj en disvolviĝo. Kaj pro tia disvolviĝo kaj pliboniĝo de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo, la junuloj havas ŝancon viziti unu aliajn kiel hodiaŭ. Li substrekis, ke la junuloj estas estonteco, kaj antaŭenpuŝo de disvolvo de la rilatoj inter la du bordoj de la markolo finfine dependos de la junuloj. Li deziris, ke la junuloj ambaŭflanke de la markolo transprenu la stafetbastoneton pri disvolvo de la rilatoj inter la ĉeftero kaj Taiwan, kaj pli pozitive sin aliĝu al la interŝanĝoj kaj kunlaboradoj de la du bordoj de la markolo kaj kune kreu belan estontecon por reprosperigo de la ĉina nacio.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng