Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Hotelo ESPERANTO en Bjalistoko
2011-07-14


Fotita de aviadilo kaj poste markita la loko, kie estos la hotelo (Foto de Joanna F.Choroszucha)  

 

    En la centro de Bjalistoko (Pollando), ĉe la pasejo, kiu ligas la malnovan urbodomon kun la Parko de Branicki, estas ĵus konstruata la moderna hotelo "Esperanto".

 

    Ĝi konsistos el 17 ĉambroj (37 dormlokoj) kaj havas standardon de 3-stela objekto. Ĝia investoro jam gvidas ĉe la malnova urbodomo la kafejon "Cafe Esperanto". La planata termino de la ekfunkciado de la hotelo estas la tria trimestro de 2012. Por konstrui ĝin monon solidare donis la privata investoro, urbo Bjalistoko kaj la Eŭropa Unio. Entute ĉ. 22,5 milionoj da zlotoj.

 

(El espero.bialystok.pl)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng