2011-07-14
 La libro de Felicja Raszkin - Nowak "Mia stelo" (Foto de Joanna F. Choroszucha) |
La 12-an de julio 2011 Podlaĥia Libraro Lukasz Gornicki, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Galerio Ślendzinski organizis kune la solenaĵon okaze de la 70-a mortdatreveno de bjalistokano Jakobo Ŝapiro -- verkisto, instruisto, esperantisto.
Amikoj de Esperanto, esperantistoj kaj la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna metis florojn ĉe la memortabulo ĉe la strato Lipova, poste ni estis gastoj de la Galerio Slendzinski. Ĝia direktorino Jolanta Szczygieł -- Rogowska prelegis pri la intermilita agado de Jakobo Ŝapiro kaj bjalistoka esperantistaro. Kun agrabla miro ni ekaŭdis, ke kelkfoje, en la jaro 1927, senkluba Bjalistoka E-Societo fondita de Ŝapiro, trovis eblecon renkontiĝi ĉe la str. Warszawska 19 , kie nuntempe situas Zamenhofcentro. Estis prezentita la filmo de la Bjalistoka Televido "Poto da oro" , kies heroino estas Felicja Raŝkin-Novak -- la nevino de Jakobo. Tomek Chmielik tradukis al Esperanto ŝian libron "Mia stelo", Podlahia Libraro eldonis ĝin kaj dum la aranĝo la libro estis prezentita de Tomek al ĉeestantoj. Ĉiuj, kiuj estis en la salono, ricevis senpage 1 ekzempleron eĉ kun la aŭtografo de la tradukanto. Dum la kunveno de la Literatura Akademio en Kopenhago okaze de la 96-a UK, kiun partoprenos ankaŭ Felicja Raŝkin-Novak loĝanta nuntempe en tiu urbo, bjalistokanoj prezentos tiun kaj aliajn librojn eldonitajn post la UK en Bjalistoko danke al la favora kunlaboro kun la Podlaĥia Libraro. Fine de la solenaĵo belege kantis la kantensemblo "Vis Major".
 Partoprenantoj en la solenaĵo okaze de la 70-a mortdatreveno de bjalistokano Jakobo Ŝapiro – verkisto, instruisto, esperantisto (Foto de Joanna F.Choroszucha) |
(El espero.bialystok.pl)
Redaktoro: Ivanka Stoyanova |