2011-07-14
 Sheng Laiyun, proparolanto de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio |
Merkrede, la 13-an de julio, la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis, ke en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio kreskis je 9.6% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2010.
La totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio kreskis je 9.5% en la dua sezono, iomete malaltiĝis kompare kun la kresko je 9.7% en la unua sezono, tion diris Sheng Laiyun, proparolanto de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio en gazetara konferenco.
Laŭ preparlabora statistiko, la totala enlanda produkto-valoro de Ĉinio atingis 20.446 trilionojn da juanoj (ĉ. 3.146 trilionoj da usonaj dolaroj) en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro, tion diris Sheng Laiyun.
Sheng Laiyun ankaŭ diris, ke la ĉina ekonomia stato estis "ĝenerale bona" kaj disvolviĝis laŭ la makroekonomia reguligo en la unuaj ses monatoj de la kuranta jaro.
Redaktoro: Li Jianhua
|