2011-07-15
Laŭ la raporto farita de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo el Madrido en la 13-a de julio, s-ro Alberto Ruiz-Gallardon, urbestro de Madrido, ĉefurbo de Hispanio, anoncis en merkredo, ke la hispana ĉefurbo kandidatiĝos por gastigi la Somerajn Olimpikojn de 2020.
Madrido malsukcesis en kandidateco por gastigi la Olimpikojn de 2012, kiu okazos en Londono, Britio, kaj la gastigo de la Olimpikoj de 2016 estis konsentita al Rio de Janeiro, Brazilo.
“La olimpika spirito restas ankoraŭ vigla inter la civitanoj” de la urbo Madrido, konfirmis s-ro Alberto Ruiz-Gallardon.
Ankaŭ Romo, ĉefurbo de Italio, anoncis sian kandidatecon por la Olimpikoj de 2020. La aliaj kandidatoj de la Someraj Olimpikoj de 2020 devos esti Istanbulo, havenurbo de Turkio, Tokio, ĉefurbo de Japanio, Daŭho, ĉefurbo de Kataro kaj Dubajo, dua granda urbo de la Federacio de Arabaj Emirlandoj.
La Internacia Olimpika Komitato elektos la gastigan urbon por la Olimpikoj de 2020 en Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino, la 7-an de septembro 2013.
(el http://french.news.cn/sports/)
Redaktoro: Wang Lihua
|