La 13an de julio malfermiĝis en la Monda Komerca Centro de Zhejiang en la ĉefurbo de provinco Zhejiang prova ekspozicio de la aŭkcio de la "unua kort-arto de la pasintaj epokoj -- ŝtonaj skulptaĵoj" kun 98 aŭkciaĵoj, kiuj konsistas el ŝtonaj pelvoj, benkoj, tabloj, tamburoj kaj leonoj en la dinastioj Song, Yuan, Ming kaj Qing. La aŭkcio okazos en Hangzhou la 17an de julio.