Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Longa Marŝado kaj zunyi-a kunveno
2011-07-15

Sidejo de Zunyi-a kunveno 

Sidejo de Zunyi-a kunveno 

 

    Oktobre de 1934 la Centra Ruĝa Armeo malsukcesis en la batalo kontraŭ "sieĝo kaj ekstermo", kaj pro tio ĝi komencis la Longan Marŝadon de 25,000 li-oj, retiriĝinte el la centra revolucia bazo. Trairinte 11 provincojn, la Ruĝa Armeo plenumis la strategian moviĝon. Oktobre de 1936 la Unua Fronta Armeo, la Dua Fronta Armeo kaj la Kvara Fronta Armeo de la Ruĝa Armeo triumfe renkontiĝis en Huining, Gansu-provinco, kaj finiĝis la Londa Marŝado.

 

    Januare de 1935 en Zunyi, Guizhou-provinco, survoje de la Londa Marŝado, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis plivastigitan kunvenon de la Politika Buroo por solvi militajn kaj organizajn problemojn. La kunveno starigis la gvidan pozicion de Mao Zedong en la partio kaj Ruĝa Armeo kaj savis la Ruĝan Armeon kaj la ĉinan revolucion en la kriza momento. Tio markis politikan maturiĝon de la Komunista Partio de Ĉinio. Poste sub la ĝusta gvidado de Mao Zedong la Komunista Partio de Ĉinio iom post iom havis la revolucian iniciativon en siaj manoj. Renkontiĝo de la tri ĉefaj fortoj de la Ruĝa Armeo en norda Gansu-provinco proksima al la fronto de la Kontraŭjapana Rezistmilito ludis netakseblan gravan rolon por la posta disvolviĝo de la ĉina revolucio.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng