Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Hundoj en Ĉinio
2011-07-15

de Ivanka Stoyanova (Aminda)

 

    Veninte en Pekinon, mi estis impresita, ke strate mi vidas nur malgrandajn hundetojn, multaj el ili eĉ bele vestitaj, akompanataj de siaj posedantoj.

 

    Kial tio impresas min?

 

    Mi loĝas en urbo Varna (la dua urbo laŭ loĝantaro en Bulgario) kaj tute proksime de la mara ĝardeno.

 

    Frue matene mi jam vekiĝas de la hunda bojado. Grandegaj hundoj tute libere promenadas en la urbo; somere la eksterlandanoj fotas ilin kaj miras la vidaĵon. Multaj homoj estas morditaj de strataj hundoj kaj devas mem pagi la vakcinon kontraŭ tetano.

 

    La registaro de Pekino difinis limigitan politikon, kiu malpermesas la posedon de pli ol unu hejma amata besto. Tamen, la kondiĉo ankaŭ estas, ke ĝi devas esti ĝis longeco de 35 centimetroj.

 

    Do, estas preferataj specialaj rasoj kaj laŭ mi tio ankaŭ estas utila kaj praktika afero.

 

    En multaj eŭropaj landoj strate estas je dispono skatoloj kun plastikaj saketoj, kiujn la posedantoj de hundoj uzas por la naturaj bezonoj de siaj hundoj. Tamen, tio mankas en Pekino kaj la strataj purigistoj devas kolekti la hundajn fekaĵojn.

 

    Antaŭ nelonge mi legis artikolon ''En Ŝanhajo: unu familio-- unu hundo''

 

    La registaro klopodas limigi la populacion de ĉirkaŭ 600 miloj neregistritaj hundoj en la financa megapoliso . Laŭ la novaj reguloj, la posedantoj de hundoj, kiuj ne estas registritaj, devas transdoni ilin senkompense al la reĝpotenco. Tiuj, kiuj posedas du lizenzitajn hundojn rajtas reteni ilin, tamen estonte la registaro akceptos petojn por registriĝo nur de tiuj familioj, kiuj ne havas bojan hejman amaton.

 

   Ĉinoj jam alkutimiĝis al la politiko ''Unu familio--unu infano'', tamen ŝajne ili pli malfacile akceptas la novan decidon pri la posedo de hejmaj hundoj.

 

    Promenante strate mi ŝatas rigardi la hundetojn kaj iliajn posedantojn, kiuj estas tre feliĉaj kaj kontentaj, kiam mi proponas foti ilin. Certe estas agrable, kiam la infanoj jam ne plu vivas kun siaj gepatroj havi belan hundeton hejme. Krome, la hundetojn kiuj mi vidas strate, ne similas unu al alia, ĉiuj estas de diversaj rasoj, unu de alia pli ĉarmaj kaj interesaj, kaj tio vere estas bela vidaĵo por la okuloj.

 


La ĉinino volonte konsentis foti ŝin 

 
Ĉinino ordonas la hundeton rigardi al mi
 


Ĉinino promenas matene kun bela blanka hundeto

 


Bele vestitaj hundetoj en Pekino 


Bele vestita hundeto afable rigardas al mi 


La hundetoj amas unu la alian 


Pekinaj hundetoj 


Interesa hundeto

 


Hundetoj en Pekino 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng