2011-07-18 de ZHANG YIJIN
Frumatene de iu somera tago mi veturis per aǔto al la malnova revolucia loko en Yangjialing-vilaĝo. La aǔto turniĝis en puran strateton de strato kun etaĝdomoj ambaǔflanke kaj aǔtisto diris: "Tiu-ĉi vojkruciĝo estas Yangjiakou, ni povos atingi Yangjialing-vilaĝon rekte veturante laǔ la vojo. Vidu, fronte al ni estas la Halo de la Centra Komitato." Mi vidis tra la fenestro grizan konstruaĵon kaj ruĝan flagon flirtantan en vento en loko de 200 metroj antaǔ ni.
 Halo de la Centra Komitato de KPĈ en Yangjialing |
La Halo de la Centra Komitato sidas en korteto malsupre de montodeklivo ĉirkaǔita de pinoj. La korteto havas ĉirkaǔmuron altan je pli ol unu metro kaj en ĝi kreskas ileksoj. La tabuleto ĉe la enirejo de la korteto rimarkigas al vizitantoj, ke tie okazis la 7-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
Kontraǔe de la halo estas malnovaj loĝejoj de Mao Zedong kaj aliaj proletaj revoluciuloj kaj malnova sidejo de la organizo de la Centra Komitato de KPĈ.
Ambaǔflanke de la cementa vojo de la Yangjialing-vilaĝo videblas ekskluzive du- kaj tri-etaĝaj domoj kun blankaj kaheloj en la fronto. Mi demandis iun promenantan vilaĝanon: Kie estas la antaǔaj kavernodomoj? Li respondis al mi, ke nun plejparto de vilaĝanoj transloĝiĝis en etaĝdomojn. Sur montdeklivo post la vilaĝo estas kavernodomoj, kiuj estas konstruitaj por turistoj.
Dum nia interparolo ĉe mi preterpasis aǔtobuso, sur kies fenesto estas la skribaĵo "Yan'an -- Yangjialing". Iu vilaĝano diris, ke ĉiutage 4 aǔtobusoj ir- kaj reiras inter la fervoja stacio de Yan'an kaj Yangjialing. Li diris: "Nun furoras ruĝa vojaĝo, pro tio multaj aǔtoj veturis ĉi tien."
 Podio de la 7-a Tutlanda Kongreso de KPĈ |
Kiam mi revenis al la malnova revolucia loko en Yangjialing, kie plenis je aǔtobusoj flanke de la vojo. En la Halo de la Centra Registaro kolektiĝis amaso da turistoj. (图二)
Mi eniris en la halon sekvante turistojn. La halo estas aranĝita laǔ dispozicio, kiam okazis la 7-a Tutlanda Kongreso de KPĈ. Ĝia tegmento kun stilo de kavernodomo estas dividitaj per 4 arkaj traboj. En la plej interna zono dividita per trabo troviĝas podio kaj sur la muro kontraǔ la podio estas 4 ruĝaj gravuritaj ideogramoj de Mao Zedong – Unukore kaj Unuanime, kiuj montras, ke KPĈ gvidis kaj unuigis diversnaciajn popolanojn akiri revolucian venkon.
Faris seriozan viziton 85-jara malnova militisto Yang Huanrong kun apogbastono el Yunnan-provinco. Li diris al mi, ke li partoprenis en la Liberiga Milito, tamen neniam vizitis Yan'an, li venis ĉi tien akompanate de sia familiano por plenumi la deziron. "Mi tre ĝojas, ke la malnova revolucia loko estas tiel bone protektata kaj tiel multe da homoj venis ĉi tien por vizito. Tio montras, ke oni ne forgesis homojn, kiuj fari kontribuon por la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko."
Vizitantoj laǔvice atendis por eniri en la halon kaj laborantoj de la halo ĝentile kondukis turistojn fotantajn antaǔ la halo foriri por ke aliaj vizitantoj eniru. Iu laboranto diris al mi, ke en la lastaj jaroj la halo akceptis 500 mil homfojojn da vizitantoj ĉiujare.
Fraǔlo Zhu Hongtao el Luoyang de Henan-provinco diris: "Nia grupo kun 36 homoj venis ĉi tie por celebri la naskiĝtagon de KPĈ. Vindinte, ke la Centra Komitato de KPĈ laboris en tiel malfacilaj kondiĉoj, ni profunde sentas valoron de la spirito de Yan'an kaj grandecon de KPĈ."
 Kolektiva foto antaǔ la malnova loĝejo de Mao Zedong en Yangjialing. |
La malnova loĝejo de Mao Zedong konsistas el 3 malgrandaj kavernoj, el kiuj unu estas ĉambro por gardistoj, alia estas oficejo, en kiu estas unu ligna tablo kaj unu seĝo, la tria estas dormejo kun lito kaj librobreto. Klarigisto diris, ke la librobreto estis "luksaĵo" siatempe.
Antaǔ la ŝtona tablo, ĉe kiu iam interparolis Mao Zedong kaj usona raportisto Edgar Snow, iu vizitanto detale rakontis al sia infano fonon de la revolucia milito. Li diris: "Ni venis ĉi tien por konigi al infanoj la revolucian historion kaj kiel malfacile ni akiris la hodiaǔan feliĉan vivon."
Vizitinte la malnovajn revoluciajn lokojn mi foriris de Yangjialing.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|