Inaŭguriĝis la 5-a Tutmonda Militista Sportkunveno
2011-07-18
Vespere de la 16-a de julio en Rio-de-Ĵanejro okazis inaŭguro de la 5-a Tutmonda Militista Sportkunveno, kiun ĉeestis pli ol 6000 sportistoj el 100 landoj kaj regionoj. Delegacio de la Ĉina Liberiga Armeo sin montris en la 26-a vico. En la delegacio troviĝas 272 homoj, inkluzive de sportistoj, trejnistoj kaj koncernaj laborantoj. En la 17-a de julio okazis Maratona konkurso, en kiu ĉina sportisto Wei Yanan gajnis arĝentan medalon.