2011-07-18
 Cui Tiankai, vicministro pri eksteraj aferoj. |
Frumatene de la 17-a de Julio en Pekino ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Cui Tiankai urĝe aŭdiencis Robert Wang, provizora aferŝarĝito de la usona ambasado en Ĉinio kaj faris severan traktadon al Usono pro ĝia aranĝo de intervidiĝo inter usona prezidento Barack Obama kaj Dalai-lamao.
La ĉina flanko montris, ke malgraŭ la forta opono kaj severa traktado de la ĉina flanko, la usona flanko obstine aranĝis intervidiĝon inter la usona prezidento Barack Obama kaj Dalai-lamao en la Blanka Domo. Tio serioze intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, damaĝis la senton de la ĉina popolo, la kernajn interesojn de Ĉinio kaj rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio esprimis severan indignon kaj traktadon.
Ankaŭ ĉina ambasadoro en Usono Zhang Yesui faris severan traktadon al la usona flanko en Vaŝintono.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|