2011-07-18
 Ĉina prezidanto Hu Jintao interparolas kun instruistoj kaj lernantoj el la mezlernejo Walter Payton de Ĉikago, Usono. |
Antaŭtagmeze de la 15-a de julio ĉina prezidanto Hu Jintao gastigis en Zhongnanhai, Pekino, instruistojn kaj lernantojn el la mezlernejo Walter Payton (Walter Payton College Prep. High School) de Ĉikago, Usono.
En la 11-a de julio pli ol 20 instruistoj kaj lernantoj el la mezlernejo Walter Payton de Ĉikago, Usono, laŭinvite ekvojaĝis en Ĉinio. Gasti en Zhongnanhai estas por ili la plej honora programo dum la vojaĝo en Ĉinio. En la 21-a de januaro de la kuranta jaro, Hu Jintao faranta ŝtatan viziton al Usono venis al la mezlernejo Walter Payton de Ĉikago, kie funkcias Konfucea Instituto, amike interparolis kun instruistoj kaj lernantoj de la mezlernejo, kaj invitis iliajn reprezentantojn fari viziton al Ĉinio dum la someraj ferioj
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua
|