Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Vergara pri la kongresa temo de la 96-a UK
2011-07-18

    La 96-a UK en Kopenhago estas dediĉita al la Internacia Jaro de Junularo, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. UN donis al ĝi la temon "Dialogo kaj interkompreno", kiun la Estraro de UEA adoptis ankaŭ kiel la temon de la ĉi-jara UK. Diference de aliaj specialaj jaroj de UN, la Internacia Junulara Jaro ne koincidas kun la kalendara jaro, sed ĝi komenciĝis je la pasintjara Junulara Tago de UN la 12-an de aŭgusto kaj finiĝos je la ĉi-jara Tago. La 96-a UK estas do unu el la lastaj grandaj eventoj de la Jaro. La reĝisoro de la Kongresa Temo, d-ro José Antonio Vergara, verkis jenan enkondukon por la dumkongresa traktado de la temo, aperontan en la Kongresa Libro.

    -----

 

    Internacia Jaro de Junularo: dialogo kaj interkompreno

 

    Tra sia historio, nia fenomeno ĉiam ĝuis la vigligan, diversspecan kontribuadon de junaj homoj daŭre alvenantaj al ĝi. En ĉiu sinsekva generacio aliĝis al Esperanto entuziasmaj junuloj, riĉigantaj ĝin per siaj vibranta energio, senlima imagopovo kaj krea iniciatemo. Verdire, foje ekestis tensioj inter la aĝogrupoj koncerne iujn strategiajn demandojn aŭ aliajn aspektojn de la agado ĉirkaŭ Esperanto, kaj do ne ĉiam la intergeneracia transdono de la movada torĉo estis plene glata. Fakte la spaco, rolo kaj idea etoso de la junularo iĝis jam delonge unu el la ĉefaj aspektoj de la socia vivo, kun rimarkebla, diversefika influo ankaŭ en Esperantujo, do.

 

    En la nuna, draste ŝanĝiĝinta kaj daŭre ŝanĝiĝanta mondo, Esperanto kerne bezonas siajn junulojn por pluvivantigi sin kaj adaptiĝi al la novaj kondiĉoj kiel kunlabora, eduka, socie engaĝiĝinta iniciato, samkiel la tuta homaro bezonas sian junularon por alfronti la diversajn defiojn kaj krizojn de la nuna realo (soci-ekonomiajn, ekologiajn, politikajn ktp), cele al la komuna, paca kaj daŭropova estonteco de nia specio sur la Tero. Facilas retoriki ke Esperantujo kaj la mondo el kiu ĝi estas konscia parto, nepre devus starigi taŭgajn instancojn por vera, fruktodona kaj respektoplena dialogo inter la generacioj, sed kiel fari tion?

 

    Kion spertas kaj opinias la nunaj E-junuloj en sia rilato al la pliaĝaj samideanoj? Ĉu ĉe ni fakte estas nekunlabora divido aŭ reciproka indiferenteco inter la aĝogrupoj? Se jes, ĉu ĝi konstateblas ĉie kie ekzistas Esperantaj movado kaj komunumo, aŭ aparte en iuj kulturregionoj pli ol en aliaj, ekz. ĉefe en la t.n. Okcidento sed ne en Azio aŭ Afriko?

 

    Ĉu venos novaj ondoj de emancipa idealismo de la junularo en tiu ĉi tutmondiĝinta sed terure malegala, maljusta mondo, kaj se jes, ĉu la Zamenhofa espero trovos sian lokon en tio?

 

    Venu kunkonstrui necesan forumon pri/por nia junularo, por la estonteco de Esperanto. Por veraj dialogo kaj interkompreno.

 

José Antonio Vergara

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng