2011-07-18
La 15-an de de julio okazis en Sal-laga Urbo de la ŝtato Utaho, Usono, la 1-a Forumo de Estroj de Provincoj kaj Ŝtatoj de Ĉinio kaj Usono. Al la forumo sendis gratulan mesaĝon ĉina prezidanto Hu Jintao kaj usona prezidento Barack Hussein Obama.
La forumo havas la temon "Intensigi lokajn kunlaborojn inter Ĉinio kaj Usono, akceli komunan prosperon". Dum la forumo oni faris diskuton pri duflankaj komercado kaj investado, ekspluatado kaj kunlaboro de novaj fueloj, kunlaboro en mediprotektado, kunlaboro en edukado kaj interfluo inter junuloj; la estroj faris intervidiĝon laǔ okupoj kaj subskribis dekojn da interkonsentoj pri kunlaboroj en ekonomio, komerco, edukado, sciencoj kaj teknologioj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|