2011-07-19 Ekde la 14-a de julio daŭras la IJK en Kievo, Ukrainio. Al la kongreso aliĝis 319 homoj, vidu http://ijk-67.retejo.info. Danke al la interreta epoko multajn impresojn povas ĝui ankaŭ forestantoj.
- jam aperis la unuaj fotoj kaj fotoraportoj pri la kongreso. Tiu de Magnus Henoch estas videbla ĉe: http://www.facebook.com/media/set/?set=a.10150236042835855.322618.628500854
- la "IJK-en-Kievo" mem havas apartan paĝon en Fejsbuk': http://www.facebook.com/event.php?eid=384991654438
- Simile al la la nelonge pasinta hispana E-kongreso, ankaŭ el la nuna IJK okazas rektaj televidaj elsendoj, prizorgitaj de aktivuloj de Japana E-Junularo. La elsendoj realiĝis spontane sen antaŭa diskonigo de la plano kaj adreso, kaj sen planado de la elsendota programo... Pluraj realtempaj aŭ arkivigitaj sendofluoj donas tamen eblon por virtuale iom ĉeesti la kongreson, kaj havi impresojn pri la tiea etoso. Elsenda adreso: http://www.ustream.tv/channel/uej
- dum la kongreso oni elektis novan estraron de Tejo.
Kontribuo de Szilvási László (Hungario)
Redaktoro: Li Jianhua
|