Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Changsha la 10-a konkurso "Ĉinlingva Ponto"
2011-07-19

 

    La 17-an de julio okazis en Changsha, Hunan-provinco de Ĉinio, inaǔgura ceremonio de la 10-a konkurso de mondaj studentoj pri la ĉina lingvo "Ĉinlingva Ponto". Ĉina ŝtata konsilanto Liu Yandong ĉeestis kaj lanĉis la inaǔguran ceremonion.

 

    Liu Yandong diris intervidiĝante kun studentoj partoprenantaj la konkurson, ke la konkurso "Ĉinlingva Ponto" estas okazigita 10 fojojn. Ĝi allogis al si pli ol 100 mil konkursantojn el pli ol 70 landoj en la pasintaj 10 jaroj. Per la konkurso gejunuloj el diversaj landoj altigis sian nivelon de la ĉina lingvo, spertis ĉinajn kulturojn, forĝis profundan amikecon inter si. La konkurso "Ĉinlingva Ponto" jam fariĝis grava scenejo por montri ĉinlingvan nivelon de diverslandaj gejunuloj, aparta marko por interŝanĝoj de lingvoj kaj kulturoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj kaj ĉarma "kultura ponto, amika ponto kaj spirita ponto".

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng