Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn
2011-07-19

 

 

    Kiujn celojn havas Esperanto-organizaĵoj? Se politikisto demandus "Kion mi povas fari por Esperanto?" kion la asocio respondu? Por trovi respondojn, Germana Esperanto-Asocio (GEA) starigis laborgrupon por ellabori programon. Partoprenis ne nur deko da germanaj aktivuloj, sed ankaŭ reprezentanto de Eŭropa Esperanto-Unio por klerigi la ĉeestantojn pri la kondiĉoj kaj perspektivoj de politikaj postuloj en la Eŭropa Unio. Kun freŝaj gvidlinioj, GEA nun serĉas aliancanojn ekster la Esperanto-movado.

 

    En junio 2011 GEA akceptis la Sunmontajn gvidliniojn pri Eŭropa lingvopolitiko, kiuj havas sian nomon de la kunsidejo de la laborgrupo en la germana vilaĝo Sonnenberg (sunmonto). Kion oni faru nun per la akceptita programo?

 

    Natura ideo estas serĉi alianculojn en aliaj asocioj, ekzemple asocioj, kiuj ankaŭ interesiĝas pri lingvoj, tutmondiĝo aŭ Eŭropo. Mi informiĝis iom pri la Asocio Germana Lingvo (Verein Deutsche Sprache, VDS). Ĝi celas eviti kaj evitigi nenecesajn fremdvortojn, precipe el la angla, kaj batalas por bona germana lingvo.

 

    Mi decidis, ke indas esplori kunlaboreblecojn kaj laŭ aranĝita hazardo mi vizitis la informbudon de VDS en la lingvofoiro Expolingua en Berlin kaj tie plektis miajn unuajn personajn kontaktojn al la asocio. Mi tute ne estis la unua esperantisto kun tia provo, jam multaj germanaj Esperantistoj membras en tiu asocio. Tamen kunlaboro je asocia nivelo ĝis nun ne ekzistis.

 

    En decembro 2010 mi renkontis la estron de la regiona grupo kaj ni interkonsentis pri prelego ĉe la regula klubkunveno komence de julio. La temo de la prelego estis "Eŭropa lingvopolitiko kaj Esperanto", venis 14 homoj, iom malpli ol normale laŭ la klubestro. Tamen la prelego estis bone akceptita kaj vigle diskutata.

 

    Mi uzis por la prelego la Sunmontajn Gvidliniojn pri Lingvopolitiko, kaj enkadrigis ilin en la ĝeneralan uzon de la angla hodiaŭ. La reagoj estis ĝenerale pozitivaj. Unu menciis, ke en Francio Esperantistoj provis transpreni aranĝojn de la nacilingvemuloj kaj sufiĉe ĝenis tie. Pro tio, en Francio la emo kunlabori malkreskis kaj kelkaj supozis, ke tio povas ankaŭ okazi en Germanio. Mi konstatis, ke kaze de kunlaboro je asocia nivelo, la kunlaborantoj estos zorge elektitaj personoj.

 

    Unu ebla celo de Esperanto-asocioj en la kunlaboro kun nacilingvemulaj asocioj kiel VDS estas, ke ties membroj lernu Esperanton. Laŭ mia impreso, tiu ĉi espero estas vana. En la pasinteco en Germanio jam estis kelkaj klopodoj de kunlaboro, kiuj ĉefe eliris de la Esperantistoj. Rezulte, kelkaj Esperantistoj iĝis membroj de VDS, sed inverse mi eksciis pri neniu, kiu membriĝis en Esperanto-asocio aŭ eĉ eklernis Esperanton. Ebla kaŭzo por tio povas esti la aĝo de la VDS-anoj, kiuj estas averaĝe certe super 40 jaroj, aĝo, en kiu oni eble ne plu emas lerni novajn lingvojn. Tiun supozon konfirmis kelkaj reagoj el la publiko dum la prelego. Plej ofte ili jam konas sufiĉe da aliaj lingvoj por internacie komuniki kaj ne volas plu lerni novajn lingvojn, ankaŭ ne Esperanton.

 

    La plej grandan aprobon trovis la gvidlinio "Ni rekomendas Esperanton kiel propedeŭtikan instrumenton por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj." La VDS-anoj vidas en tio taŭgan ilon por kontraŭbatali la instruadon de la angla en infanvartejoj kaj bazlernejoj, ŝajnis al mi. Surprize kaj feliĉe, du aŭskultantoj anas en la komisiono pri Eŭropa lingvopolitiko de la klubo. Ambaŭ estis tre favoraj al mi kaj volas atingi, ke mi prelegu antaŭ la ducentkapa delegita konferenco. Ni vidu, ĉu ili sukcesos.

 

    Ili tamen diris, ke la opinioj pri Esperanto en tiu komisiono estas tre miksaj. En interparolo kun la du komisionanoj, mi konfesis la mankon de Esperanto-instruistoj, kiu nur permesas regulan instruadon de Esperanto en tre malmultaj urboj. Simple mankas homoj, kiuj estas samtempe regule edukitaj instruistoj kaj parolas sufiĉe bone Esperanton.VDS ne havas strategian koncepton pri internacia lingvopolitiko, ĝi koncentriĝas je naciskala laboro. Estas klopodoj kunlabori je internacia nivelo kun partneraj organizaĵoj, sed ion tiel konkretan kiel niajn "Gvidliniojn" ili ne havas. Povas esti, ke ni povas inspiri ilin krei ion tian kaj tiam uzi kelkajn el niaj gvidlinioj.

 

    Laŭ mia impreso, la kunlaboro inter lingvemulaj asocioj kiel VDS kaj Esperanto-asocioj povas okazi en la antaŭenigo de komunaj celoj. Estas iluzio ke nacilingvemuloj membriĝus en Esperanto-asocio aŭ lernus Esperanton. Ilin interesas rimedoj por malhelpi la superregan pozicion de la angla en la mondo. Kaj tial ili pensas, ke se Esperanto rolas apud aŭ anstataŭ la angla, la premo, ke anglalingvaj vortoj penetras la anglan, malpliiĝas.

 

    Kompreneble oni ne povas antaŭdiri, ĉu "post la fina venko" venos sama kvanto da Esperantaj vortoj en la nacian lingvon kiel hodiaŭ de la angla. Sed la propono de Esperanto estas ankaŭ propono de konsciiĝo pri lingvo kaj lingvopolitiko. Kaj tio estas, kion ankaŭ la nacilingvemuloj volas. Almenaŭ por kelkaj celoj esprimitaj en la Sunmontaj Gvidlinioj, ni povas tie trovi alianculojn.

 

Kontribuo de Felix Zesch

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng