2011-07-19
Reklami Esperanton eblas ne nur multekoste en amasmedioj, oni povas efike fari ĝin ankaŭ per malmultekostaj manieroj.
Ekzemple multaj ŝoforoj uzas somere ŝirmilon kontraŭ la suno, kiam ilia aŭtomobilo haltas aŭ parkas surstrate, kaj tiu ŝirmilo estas bona reklamportilo.
Ĉe la Esperanto-Domo "Eventoj" en Budapeŝto ni decidis aperigi sur tiuj sunŝirmiloj per okulfrapaj literoj la vorton "Esperanto" - kaj samtempe aldoni facile memoreblan adreson por pliaj informoj…
Antaŭ ol mendi pli grandan kvanton en presejo, por testi la efikecon de diversaj versioj ni produktis duoncenton de tiaj sunŝirmiloj, kiujn ni disdonis/-as inter niaj aktivuloj, konatoj kaj esperantistaj amikoj.
En la dua tago de la uzado, ĉe la reveno al mia aŭtomobilo en parkejo de urba strando estis tre surprize trovi paperfolieton sur la fenestro kun manskriba noto: "Saluton amiko!"
Kelkaj fotoj pri la Esperantaj sunŝirmiloj kaj pri la produkta procezo estas videblaj ĉe http://www.facebook.com/media/set/?set=a.1933877225263.2101465.1192265667&l=5db81f3d5d
Kontribuo de Szilvási László el Hugario
Redaktoro: Li Jianhua
|