Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO ricevis novan estraron kun nova prezidanto
2011-07-19

    Tutmonda Esperantista Junulara Organizo TEJO ricevis novan Estraron en la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazanta en la ukraina ĉefurbo Kievo. Łukasz Żebrowski el Pollando fariĝis la nova prezidanto, transprenante la postenon de la aŭstro Gregor Hinker, kiu gvidis la junularan sekcion de UEA dum du oficperiodoj ekde 2007. En la antaŭa Estraro Żebrowski respondecis pri kongresoj kaj aktivula trejnado. Ankaŭ du aliaj estraranoj estis reelektitaj: Paulína Ko žuchov á el Slovakio daŭrigos kiel ĝenerala sekretario, dum la antaŭa kasisto Sergeo Tyrin el Israelo ekde nun respondecas pri informado.

 

    Kvin anoj de la 8-kapa Estraro estas novaj: Alisa Nikitina el Ukrainio (kasisto), Nico Huurman el Nederlando (aktivula trejnado), Petra Smidéliusz el Hungario (landa agado), Michael Boris Mandirola el Italio (eksteraj rilatoj) kaj Tina Tišljar el Kroatio (kongresoj).

 

    La elekto de la nova Estraro okazis en la kunsido de la Komitato de TEJO la 16-an de julio. En la komuniko en la retejo de TEJO la Estraro, kiu stiros TEJO-n dum du jaroj ĝis 2013, "dankas pro la fido de la komitatanoj kaj strebos laŭeble plenumi ĉiujn esperojn je ĝi".

 

(el Gazetara Komuniko de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng