2011-07-19
 La geografia situo de Hotan, urbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono |
La 18-an de julio, lunde, okazis ataka afero en iu policejo de Hotan, urbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Dum la ataka afero, mortiĝis 4 personoj inkluzive de unu policano, unu sekureco-garantianto kaj aliaj ordinaraj popolanoj. La gangsteroj atakis la policejon kaj faris fajron al ĝi.
Ok personoj estis prenitaj kiel ostaĝoj kaj du el ili estis mortigitaj poste. La policanoj sukcese liberigis aliajn ses ostaĝojn mortiginte gangsterojn post 90 minutoj de okazo de la ataka afero.
La ataka afero okazis kelkajn tagojn post la dua datreveno de la "7-5 tumulto" en Urumqi, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. En tiu tumulto, 197 personoj mortiĝis kaj 1700 estis vunditaj. La tumulto kaŭzis vastan damaĝon al posedaĵoj kaj veturiloj de loka popolo.
Hotan situas en suda parto de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Inter la loĝantoj, 96.3% estas ujguroj kaj ĉirkaŭ 3.5% estas han-nacianoj.
La ŝtata kontraŭ-terorisma oficejo de Ĉinio jam sendis oficistojn al Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono por gvidi kontraŭ-terorisman laboron.
Wu Heping, proparolanto de la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio diris, ke la atakantoj apartenas al terorista grupo gvidata de la terorisma organizo — Orienta Turkestana Islama Movado, kiu estis disrompita de policanoj en la jaro 2010.
http://esperanto.cri.cn/581/2010/06/24/1s113226.htm
Redaktoro: Li Jianhua
|