2011-07-19 de Ivanka Stoyanova (Aminda)
(Fotoj de Harald Schicke kaj Song Jeong-ok)
 Song Jeong-ok kaj Harald Schicke --feliĉa E-familio |
Kun granda ĝojo mi tralegis informon pri Esperanto-kafejo en Herzberg--la Esperanto--urbo, ĉar mi eksciis, ke la kafejo apartenas al Song Jeong-ok, mia retamikino. Mi skribis mesaĝon por gratuli ŝin, tuj respondis ŝia edzo Harald Schicke, ankaŭ mia retamiko kaj kun Song Jeong-ok ni preferis babili per Skajpo.
Harald Schicke, germano kaj Song Jeong-ok, koreino estas Internacia familio dank' al Esperanto. Ili konatiĝis dum la UK - 1995 en Tampere (Finlando), amikiĝis, enamiĝis kaj poste kreis familion. Al Herzberg ili translokiĝis pro la belega ideo de la Esperanto-urbo. En Herzberg-- la Esperanto--urbo fondiĝis la fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg, kiun Harald Schicke subtenas kiel prezidanto de la kuratoraro kaj Song Jeong-ok estas kunfondinto de la fondaĵo.
Harald Schicke estas naturmetoda kuracisto, prezidanto de INA (Internacia Naturkuraca Asocio), kaj redaktoro de INA-revuo. Li prelegas en multaj seminarioj, konferencoj kaj kongresoj pri naturkuracado. Li verkis fakajn librojn: ''La korpo de la homo'', ''Germanaj bieroj'', tradukis la libron de s-ro Puramo Chong " Kompleksia Medicino kaj Saama Akupunkturo" el Esperanto por germanlingvaj uzantoj ''Konstitutionelle Medizin und Sa-am Akupunktur'' kaj skribis multajn fakajn artikolojn pri naturkuracado en Esperanto. INA festos ĉi-jare sian 25-jaran jubileon. Dum la UK en Kopenhago, INA havos kunsidon. En Herzberg okazos post la UK la 4-a INA-Konferenco, en kiu partoprenos ankaŭ s-ro Wang Disheng el Anhui (Ĉinio) .
De la 5-a ĝis la 7-a de aŭgusto INA havos en Herzberg premieron: d-ro Puramo Chong venos por prelegi pri korea kompleksia akupunkturo en Esperanto por neesperantistoj kaj Harald Schicke interpretos tion. Ankaŭ tiel oni povas montri la eblecojn de Esperanto kaj varbi por ĝi. Venos kuracistoj el Belgio, Aŭstrio, Svisio kaj Germanio.
Song Jeong-ok en Koreio estis instruistino kaj aktorino kaj nun ŝi gvidas la unikan Ginsengo-Butikon en Herzberg, kiu estis inaŭgurita la 6-an de decembro 2008. En la trankvilo de la Ginsengo-Butiko la vizitantoj povas ĝui unikajn koreajn teojn kaj dume esperantumi. Kompreneble la menukarto estas ankaŭ en Esperanto.
En Herzberg la E-familio praktikas la ideon de la Esperanto-urbo. En la butiko de Jeong-ok estas informiloj en la germana kaj Esperanto, kaj se vi venos kiel paciento de Harald Schicke, vi parolus kun li en la internacia lingvo.
Kiel entrepreno de la naturkuracado la Ginsengo-vendejo aĉetas elektron el 100% da akvoforto el Aŭstrio. Naturkuracado venas el la naturo. Tial estas por ili devige, protekti la naturon kaj ĝian utiligadon tiel bone kiel eblas.
Ĉiuj aktivaj esperantistoj scias, ke je la 12-a de julio 2011 okazis la 5-jara jubileo de la Esperanto-urbo. Tiam la konsilantaro de la urbo unuanime voĉdonis nomi Herzberg am Harz la Esperanto-urbo. La urbo per solenaĵo en la belega kastelo memorigis tion. Venis multaj gastoj, inter ili novaj loĝantoj el Irano kaj Pollando, kiuj aĉetis en la Esperanto-urbo hotelojn kaj renovigas ilin nun. La ideo de la Esperanto-urbo fariĝas daŭre pli dinamika.
Okaze de la 5-a jubileo de la Esperanto-urbo Song Jeong-ok decidas nomi la belan korton kaj la sofon en la Ginsengo-butiko Esperanto-Kafejo, loko, en kiu la vizitantoj renkontiĝas por informiĝi pri Esperanto aŭ por esperantistoj, kiuj deziras babili aŭ diskuti.
La E-familio ne nur establigis Espranto-kafejon, sed kreis novan Esperanto trinkaĵon kaj Esperanto-kukon. Ambaŭ estas bongustaj kaj sanecaj. La Esperanto -- trinkaĵo estas verda kaj internacia kiel Esperanto. Ĝi konsistas el bio verda magma hordea suko, kreita de japana d-ro Hagiwara, bio pomsuko kaj minerala akvo sen gaso. Tiu estas la variaĵo "Verdulo". Krome ili kreis la variaĵon "Verdulino", sen minerala akvo, nur kun bio pomsuko. Tre freŝiga!
La Esperanto-kuko venas el Koreio, kaj ĝi estas neimageble bongusta. Estas glurizo, nature farbigita per artemizio kun bongusta farcaĵo el cinamo, ternukso, jujubo, migdalo, juglando kaj pinsemoj.
En la Esperanto-kafejo ili ofertas kafon el freŝe muelita kafofaboj, rostitaj de konata firmao Schirmer (Schirmer Kaffee Selektion), Espreso el freŝe muelitaj kafofaboj, rostitaj de la konata firmao Schirmer (Schrimer Kaffee Selektion), multajn koreajn teojn kaj malvarmajn trinkaĵojn.
En la Esperanto-urbo Herzberg ekzistas du E-manĝaĵoj: ''Espernto-pizo'' en la itala restoracio "Mama mia" kaj ''Esperanto-salato'' en la greka restoracio "Akropolis".
Se vi trapasas la vizitindan Esperanto-urbon Herzberg, nepre viztu la Esperanto-Kafejon, la posedantoj ĝojos pri via vizito kaj vi certe ne bedaŭros...
 Verdulo, Verdulino kaj la Esperanto--kuko |
|
 Song Jeong-ok kun Verdulino |
|
 Esperanto--kafejo (en la korto) |
|
 Esperanto--kafejo (en la butiko) |
|
 Esperanto-kuko |
|
 Harald Schicke faras la Verdulon |
|
 Song Jeong-ok trinkas Ginsengan teon |
|
 Song Jeong-ok en Esperanto--kafejo (ankoraŭ mankas ŝildo de Esperanto-kafejo, kiun ili jam mendis) |
|
 Ginsengo--butiko |
|
 La urbestro de Herzberg--la Esperanto--urbo Gerhard Walter gratulas s-inon Song Jeong-ok je la inaŭguro de la Ginsengo-Butiko |
|
 Song Jeong-ok en Ginsengo-Butiko |
|