Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
LBV partoprenas en la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo, Brazilo
2011-07-20

de JÉSSICA BOTELHO

 

    La urbo San-Paŭlo okazigis, de la 9-a ĝis la 14-a de julio, la 46-an Brazilan Kongreson de Esperanto, la 8-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto kaj la 31-an Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson, realigatajn en la sidejo de Faculdade Santa Marcelina (FASM). Ĉi-jare la evento temis pri "Procezoj de regiona integriĝo en la amerika kontinento: la rolo de Esperanto".

 

    La malferma soleno kalkulis la prezenton de la Orkestro de Militista Policio de San-Paŭlo, kiu ludis la Brazilan Nacian Himnon, kaj sekvis la Himno de Esperanto "La Espero", kiu estas ĉeestata de esperantistoj el pluraj regionoj de la mondo. Tuj poste ĉiuj aŭdis la prelegon pri Internaciaj Rilatoj de la brazila studento Kalyana Oriano, kiu nuntempe loĝas en Italio. Ŝi prezentis sian projekton pri starigo de Esperanto ĉe rilatoj kaj negocado inter landoj.

 

    Refoje prestiĝigante la eventon, Legio de Bona Volo (LBV) kundividis kun la ĉeestantoj siajn diversajn publikigaĵojn, kiuj reliefigas la agadojn de la Institucio samkiel la rekonon kaj valorigadon de LBV al la internacia lingvo. Oni reliefigis la artikolojn kaj la libron Meditadoj el la Animo, verkitaj de Paiva Netto; la libron por infano Feliĉpromesoj de la Prediko de Jesuo sur la Monto, de la kolekto "La vivo de Jesuo"; la revuon BONA VOLO, speciale eldonitan por la Kongreso; kaj ankaŭ disdoni al la partoprenantoj faldfoliojn pri Tempo de Bona Volo (TBV); kaj la revuojn Tutmondigo de la Frata Amo kaj Paco por la Jarmilo.

 

    Laŭ sinjoro Alberto Fernández-Calienes Barrios, la Tutamerika Kongreso de Esperanto okazis en Brazilo ĉar "estas en Brazilo, kiu troviĝas la plej granda E-movado de la regiono. Se Brazilo alvokas, ĉiuj ĉeestas. (...) Ĉi tiu movado ebligis bonkvalitan rapidŝanĝon de ĉiuj aliaj E-movadoj en la kontinento". La evento anakŭ kalkulis je diversaj kulturaj prezentadoj, ekzemple de sambrondo kaj kapoejro*.

 

    Inter la diversaj programeroj kiuj enkadris prelegojn, kursojn, aplikon de ekzamenoj kaj kulturprezentadon, LBV gvidis aktivecon en specialan spacon por infanoj. Je la 11-a, kelkaj infanoj asistantaj de la institucio vizitis la kongresejon, dum kiam la legiana skipo rakontis per lerta maniero, iomete da historio pri Esperanto, instruante kelkajn vortojn de la plej parolata planlingvo en la tuta mondo. Sekve oni legis, unue en Esperanto kaj poste en la portugala lingvo, la libron Feliĉpromesoj de la Prediko de Jesuo sur la Monto.

 

    Okaze de la aktiveco, kelkaj plenkreskuloj partoprenis en la infanludoj, inter ili kongresanoj el Urugvajo, Francio, Ĉilio, Kubo kaj Italio, kaj el la brazilaj subŝtatoj Minas Gerais, São Paulo kaj Rio-de-Ĵanejro. Multaj interagadis kun la etuloj, krome instruante al ili kelkajn kanzonojn kaj famkonatajn ĝimkanojn el Esperanto-kulturo.

 

    Je la 13-a, e-istoj aŭdis la prelegon faritan de la juna Felipe Duarte, partoprenanto de la grupo de Esperanto de LBV. Li reliefigis la sukcesan historion pri la institucio kaj la zamenhofan lingvon. Krome li diskonigis pri la furora verko de Paiva Netto tradukita al Esperanto, de kiu vendiĝis pli ol 400 mil ekzemplerojn.

 

    Al la Supera Reto Bona Volo pri Komunikado, profesoro Robinson Mattos, prezidanto de la Eldonejo Francisco Valdomiro Lorenz, reliefigis la gravecon pri la publikigaĵoj de la verkisto Paiva Netto, ĉefe en Esperanto. "Ĉiam kiam mi partoprenas en la Universalaj Kongresoj de Esperanto, mi trovas la agadon de LBV, kiu estas tre bona. [Meditadoj el la Animo] estas libro tre bela kaj por tre interesa lego. Paiva Netto estas tre bone konata en Brazilo kaj nun, eldonante verkon en Esperanto, estas oportuno por ke li fariĝu konata en la tuta mondo", li diris.

 

    Baldaŭ vi spektos specialan videofilmon pri la evento.

 

    * Laŭ Vikipedio, Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas lukta arto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng