Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Oni trovis grandegan aeroliton en la urbo Altay de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio
2011-07-20


Zhang Baolin (la dua de maldekstre), specialisto pri aerolito de la Pekina Planetario, gvidas laborantojn mezuri altecon de tiu ĉi aerolito. 

 

    Lastatempe, specialistoj kaj diletantoj pri aerolito el la urbo Pekino, la provinco Taiwan kaj el aliaj lokoj kune konfirmis, ke la aerolito trovita en la Granda Kanjono Kelan estas fera meteorito. La Granda Kanjono Kelan situas en la urbo Altay en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. La koncernantoj konfirmis ĝin per eksperimento al ĝia sekcaĵo kaj surloka esplorado. Laŭ determinado de specialistoj, la surloka parto de tiu ĉi aerolito longas je 2.2 metroj, altas je 1.25 metroj kaj larĝas je 1.2 metroj (averaĝe). Laŭ la komenca takso, la pezo de la surloka parto de tiu ĉi aerolito pezas almenaŭ je 25 tunoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Li Jianhua

 

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng