Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
UEA diskutas amatorigon de komunika strategio
2011-07-20

    La ĵus publikigita malneto de nova komunika strategio por UEA proponas, ke pri la redaktado de la revuo kaj de reduktita Jarlibro grandparte okupiĝu volontuloj. La "komunika strategio" estis ellaborita laŭ iniciato de Renato Corsetti, kiel reago al la neniam realigita decido de la antaŭa estraro, serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La persono de la ĉefredaktoro laŭ Renato Corsetti tamen estas "relative malgrava flanka demando". Transdono de taskoj al volontuloj laŭ li nepras, ĉar UEA ne havas monon. La komitatanoj de UEA ricevis la malneton nur 9 tagojn antaŭ la unua komitata kunsido en Kopenhago.

 

 

 

    Antaŭ unu jaro, la foriranta estraro de UEA decidis organizi malferman konkurson por trovi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La decidon sekvis ŝtormo de kritiko flanke de subtenantoj de la nuna redaktoro Stano Marček.

 

    Unu el la ĉefaj kritikantoj de la decido estis Renato Corsetti, kiu postulis, ke antaŭ ol ajnaj ŝanĝoj okazu, la komitato ellaboru novajn gvidliniojn por la redaktado de la revuo kaj por la tuta komunika strategio de UEA.

 

    La 11-an de marto, post kvinmonata laboro, la komitata laborgrupo diskonigis skizon de novaj redaktaj gvidlinioj, kiuj pli strikte subigus la redaktadon al direktivoj de la estraro. La 14-an de julio, post pluraj atentigoj flanke de la ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, la laborgrupo finfine dissendis al la komitato ankaŭ la proponon pri nova komunika strategio. La unua komitata kunsido en Kopenhago okazos la 23-an de julio.

 

    La laborgrupo, kiun gvidis Mark Fettes, kaj partoprenis interalie Renato Corsetti, proponas ke la papera Jarlibro en sia nuna formo estu forigita, kaj ke ĝin anstataŭu "almanako" pri la "atingoj kaj evoluoj de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro". La almanakon produktu "volontula redakta teamo gvidata de estrarano", kunlabore kun la Centra Oficejo.

 

    Ankaŭ la redaktadon de la revuo Esperanto laŭ la propono pli aktive partoprenu volontulaj redaktoroj, kiuj raportu pri diversaj sektoroj de la movado. La volontulaj redaktoroj ankaŭ havu blogojn kie ili povu dialogi kun la legantoj. La tasko de la profesia ĉefredaktoro tiel estus reduktita al "kunordigo" kaj "kunmetado". Ne klaras, kiu prizorgu la "kunligitan retpaĝaron", kie laŭ la propono de la laborgrupo aperu koncizaj aktualaj informoj.

 

 
    Libera Folio turnis sin al Mark Fettes, por ekscii, kial la laborgrupo proponas transdoni multajn taskojn al volontuloj. Laŭ li, la ŝanĝoj ne gvidu al malprofesiigo de la laboro:

 

    -- Ekzistas nur malneta versio de la komunika strategio, kaj ĝi ne adekvate prezentas tiun ideon. La propono ne celas forigi profesian redaktadon, sed arigi pli grandan grupon de regulaj kontribuantoj, iom simile al Monato.

 

    Libera Folio: Sed se estas kompetenta redaktoro, ĉu tiu ne rajtu mem organizi la laboron laŭ sia plaĉo? La malneto ajnakaze donas la impreson, ke ĉiam pli da laboro (jarlibro, retejo, revuo ktp) estu farata de amatoraj volontuloj. Ĉu la impreso estas malĝusta?

 

    Mark Fettes: Nu, estas fakto, ke niaj laborfortoj estas plejparte volontulaj. Oni devas strebi al bona ekvilibro, tiel ke la plej ŝlosilajn kaj kunordigajn funkciojn plenumu kompetentaj profesiuloj, kun multaj ebloj por (kontrolataj) amatoraj kontribuoj. Pri la detala situacio ĉe UEA oni povus multe diskuti, kaj mi hezitus fari ĝeneralajn karakterizojn de la speco, kiun vi proponas. Sed mi volonte agnoskas, ke la komunika strategio ne tuŝas kernajn demandojn, kiujn necesas alfronti kadre de la ĝenerala renovigo de la Asocio.

 

    Simile komentas Renato Corsetti:

 

    -- Ni ne celis neprofesiigon, sed apud unu "profesia" redaktanto estus multaj helpantoj. La Jarlibro fakte estus io tute alia rilate al tio, kio ĝi estas nun. La ĉefa ero estus la estrara raporto, kiu kutime estas redaktata de iu en la estraro.

 

    Libera Folio: Sed multaj "helpantoj" de la redaktoro ja nepre reduktos la rolon de la profesia redaktoro, ĉu ne? Ĉu oni ne devas ŝanĝi la taskopriskribon de la redaktoro?

 

    Renato Corsetti: Nu, la teksto ankaŭ diras ke la "ĉef-redaktoro" (tiel oni nomas lin) kunordigas la tuton. Ĉiuokaze la ĉefa mesaĝo ŝajne estas: apud la revuo estu blogoj, paĝaro aŭ io tia en kiuj oni povas dialogi kun la legantoj.

 

    Libera Folio: Ĉu laŭ vi la ŝanĝita rolo de la redaktoro signifas, ke oni devas deklari la postenon vaka kaj fari konkurson?

 

    Renato Corsetti: Kial vi havas tiun fiksitan manion, ke en ĉio vi serĉas eblon maldungi Stano-n?

 

    Libera Folio: La decidon aranĝi konkurson pri la redaktora posteno faris la antaŭa estraro de UEA. Via komunika strategio estis kvazaŭ reago al tiu estrara decido, do estas tute nature demandi, kiel la nova strategio influas la aferon.

 

    Renato Corsetti: Jes, la nova strategio estas reago al la ideo, ke sufiĉas ŝanĝi la redaktoron, kaj ĉio funkcias en UEA. La fakto estas ke la tuta papera mondo (inkluzive de veraj ĵurnaloj) estas en krizo. Tre verŝajne, kiam oni starigos la novan komunikan sistemon, el kiu la revuo estas nur parteto, tiam oni ankaŭ priparolos la aferon kun la nuna redaktisto, sed ankaŭ kun la nunaj prizorgantoj de la pluraj paĝoj de UEA, kiuj iel devos esti redirektitaj al komuna sistemo kunligata de la centra paĝaro, kaj tiel plu. La demando pri la estonta "ĉefredaktoro" estas relative malgrava flanka demando. Multe pli malfacile estos trovi programistojn por fari ĉiujn necesajn paĝajn movojn.

 

    Libera Folio: Ŝajnas tamen male, ke estas amaso da programistoj, sed preskaŭ neniuj kompetentaj ĵurnalistoj en Esperantujo.

 

    Renato Corsetti: Vi pravas pri la manko de ĵurnalistoj -- kvankam tra la pasinta historio de UEA la revuon redaktis poetoj kaj movadanoj diversspecaj -- sed ankaŭ pri programistoj, kiuj povas senpage (aŭ malaltpage) fari ion belan konstante, la situacio ne estas tre bona.

 

    Libera Folio: Sed se la reta strategio estas grava, kial oni devas fari tiun laboron senpage? Ĉu ne ĝuste tio estas malprofesiigo kaj amatorecigo?

 

    Renato Corsetti: La problemo de UEA estas ĉiam la sama. Membroj malpliiĝas, enspezoj malpliiĝas, kaj do libera mono por novaj aferoj estas tre malfacile trovebla.

 

    Peter Balá ž, kiu same partoprenis la laborgrupon, ĝojas, ke UEA almenaŭ komencas diskuti la neceson de modernigoj. Li tamen bedaŭras, ke ĝis nun UEA ne estis preta investi monon en grandaj retaj projektoj.

 

    Peter Balá ž: La gvidlinioj estas ja utilaj, sed oni bezonas trovi realigantojn. Iu ajn strategio, kiom ajn bona, ja dependas de ĝiaj realigantoj, kaj la ĝenerala emo de la tuta movado helpi, kontribui. Mi esperas ke troviĝos taŭgaj homoj, personecoj en nia movado, pretaj kaj kapablaj realigi la bezonatajn ŝanĝojn.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng