| 2011-07-20
La 18-an de julio inaŭguriĝis la Semajno de la Nov-Zelanda Urbo Christchurch en la Monda Horikultura Ekspozicio en Xi'an. Maoria arta grupo el Christchurch per danco kaj kanto malfermis la semajnon. La plej fama danco de Maorioj estas militdanco Haka, kiu per troiga vizaĝesprimo kaj pasia danco prezentis al vizitantoj apartan artan ĉarmon kaj veran kulturon de maorioj. La aborigena kulturo de maorioj jam fariĝis naciaj trezoro kaj gloro de Nov-Zelando.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|