2011-07-21
La 20-an de julio okazis en Ŝanhajo gazetara konferenco, en kiu Yao Ming, sportisto de la korbopilkada teamo Houston-Raketo (Houston Rockets) de la Nacia Korbopilkada Asocio de Usono (NBA) kaj la plej granda centrulo en la ĉina sporta historio pri korbopilko, oficiale deklaris retiriĝon kaj finiĝon de sia 9-jara sporta vivo en NBA.
Yao diris, ke li finos sian korbpilk-ludan karieron kaj oficiale retiriĝos. Li retrorigardis sian travivaĵon pri korbopilkado, rakontis siajn planojn en la venonto kaj dankis al la homoj, kiuj donis al li helpon en la pasintaj jaroj. Yao Ming esprimis, ke kvankam li retiriĝos, tamen li neniam forlasos korbopilk-ludadon. En la gazetara konferenco ankaŭ Daryl Morey, prezidanto de NBA kaj direktoro de Houston-Raketo donis bondezirojn al Yao Ming.
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|