2011-07-22
 La koniga aktivado pri la Monda Loĝantara Tago organizita en la 11-a de julio de tiu ĉi jaro en la provinco Shaaxi en nordokcidenta Ĉinio |
Laŭ raporto de Taiwan-a amaskomunikilo "Unuiĝinta Ĵurnala Novaĵo" en la 21-a de julio, jaŭde, koncerna departemento de Unuiĝintaj Nacioj diris, ke ĝis la fino de la venonta oktobro de 2011, la monda loĝantaro superos 7 miliardojn. La koncerna statistiko elmontras, ke en ĉiu sekundo naskiĝas 5 beboj en la tuta mondo, tio signifas, ke ĉiu-jare la totala nombro de la loĝantaro de la mondo kreskas je 78 milionoj.
En 1800, la monda loĝantaro estis malpli ol 1 miliardo, kaj en la jaro 1960, la totala loĝantaro de la mondo atingis 3 miliardojn, kaj antaŭ 12 jaroj, la sesmiliarda loĝanto de la mondo naskiĝis. La Unuiĝintaj Nacioj elmontris, ke la venonta cifero kun granda signifo aperos en 2025, tiam la monda loĝantaro atingos 8 miliardojn. En 2050, la tuta globo bonvenigos sian naŭmiliardan membron.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Li Jianhua
|