2011-07-22
La 21-an de julio okazis sur la insulo Bali en Indonezio la Kunveno de Ministroj de Eksteraj Aferoj de Membrolandoj de la Asocio de Sudorient-aziaj Landoj, Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko. En la kunveno la ministroj retrorigardis la kunlaboran sistemon de la asocio, diskutis pri la disvolva direkto en la estonteco kaj interŝanĝis opiniojn pri komune zorgataj problemoj regionaj kaj internaciaj. Interalie plua altigo de kunlaboroj en politiko, sekura teritorio, regionaj politikoj kaj en kampo de daǔrigebla kreskado de ekonomio fariĝis ĉefaj temoj diskutataj.
Yang Jiechi, ĉina ministro de eksteraj aferoj ĉeestis la kunvenon. Antaǔtagmeze de tiu tago, li intervidiĝis respektive kun Pham Gia Khiem, vjetnama vicĉefministro kaj ministro de eksteraj aferoj, kaj Kim Sung-hwan, ministro pri eksteraj aferoj de la Korea Respubliko.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|