2011-07-22 de BRIAN BARKER (Britio)
 Esperanto-Domo de la Esperanta Asocio de Britio rekonstruita en la parko de Kolegio Wedgwood kaj inaŭgurita en la 16-a de septembro en la jaro 2002 |
En la venonta mardo, la 26-a de julio, oni mondskale celebros la naskiĝtagon de Esperanto.
Ankaŭ en Britio oni kontaktos la amaskomunikilojn, ĵurnalojn, radion, televidon ktp por informi kaj pri la kongreso en Kopenhago kaj pri "Esperanto-Tago". Esperanto-Asocio de Britio uzos tiun eblecon informi, ke interalie, la Brita Registaro nun dungas Esperanto-tradukistojn, kaj ke la grava firmao British Telecom uzas la lingvon por reklami siajn varojn.
Vidu detalan konfirmon (en la angla lingvo) ĉi-tie: http://services.parliament.uk/hansard/Commons/ByDate/20110316/writtenanswers/part018.html kaj ĉi-tie: http://www.youtube.com/watch?v=ZcotIKtONCA#t=00m32s .
Simile gravas, internacie, la kapanjo de Renata Ventura por gajni lokon en "Trending Topics" de Twitter - https://twitter.com/. Jen moderna metodo por reklami Esperanton.
Se vi pepas do bonvole pepu dum tiu tago kaj ne forgesu meti la afiŝon "#Esperanto" al viaj pepaĵoj. Vidu ankaŭ ĉe Tutmonda Twitter Agado por Esperanto (http://www.facebook.com/pages/Tutmonda-Twitter-Agado-por-Esperanto/196861870344972 ) - kaj bonvole partoprenu !
(fonto: Ret-Info)
Redaktoro:Li Jianhua
|