Vespere de la 21-a de julio en Xinjiang, la ŝtata danctrupo de "Rusa Baleto" de Moskvo, Rusio, prezentis al spektantoj la klasikan dancon Cigna Lago. La prezentado forte impresis spektantojn per klasika muziko, gracia turniĝo sur piedpintoj de la dancantoj kaj la romantika rakonto inter la heroo kaj la heroino.