2011-07-22
S-ro John Huang, esperantisto el Kanado duafoje vizitis la urbon Zaozhuang de la provinco Shandong en orienta Ĉinio en la 21-a de julio, por komerca celo. S-ro Semio akompanis lin en la vizito al du kompanioj pri tekstilado, vestoj kaj elektronikaĵo, kie laboras esperantistoj. S-ro Cao Wenxing, direktoro de la Zaozhuang-a Sunenergia Kompanio Juneng kaj prezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, interparolis kun s-ro John pri la venonta kunlaboro de la du flankoj.
S-ro John subskribis interkonsenton kun la Shandong-a Nongke-Kompanio por delegito de la papera manĝilo kun la marko Esperantujo en norda Ameriko.
(Kontribuo de s-ano Sun Mingxiao el Zhaozhuang, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua |