2011-07-25
de DIMA ŜENĈENKO
 La retejo funkcios kiel funkcios virtuala informcentro |
Ni ĝojas informi, ke ĉe Esperanto.com dum la 96-a UK funkcios informcentro, kie eblos legi informojn kaj vidi fotojn pri la evento: http://esperanto.com/uk2011
Se vi ne partoprenas la Universalan kongreson, vi povos sekvi la okazaĵojn, kiuj okazas dum la plej amasa Esperanto-evento de la jaro. Vi povos vidi novajn fotojn, blogaĵojn (kaj ne nur) pri la kongreso ĉiutage.
Se vi ĉeestos la UK-on, tiam aldonu viajn fotojn kaj impresojn pri UK.
Grave! Kiam vi kreas blogaĵon aŭ aldonas foton ĉe Esperanto.com, simple indiku unu el tiuj ĉi etikedoj en la kampo "etikedoj": UK_96, UK-96, uk2011. Por aldoni foton klaku la ligilon (necesas ensaluti ĉe Esperanto.com): http://esperanto.com/node/add/gallery-image
Por aldoni blogaĵon klaku la ligilon: http://esperanto.com/node/add/blog
Kompreneble ni invitas vin raporti pri UK en la nacilingvaj blogoj kaj amaskomunikiloj. Tio helpos disvastigi konon pri Esperanto!
Nepre aldonu ligilojn/tekstojn de tiaj publikaĵoj al la informcentro de la gazetara kampanjo!
"Rapidajn" ligilojn vidu sube:
Aldonu nacilingvan blogaĵon pri UK
Aldonu nacilingvan publikaĵon en la papera AK
Aldonu nacilingvan telividelsendon pri UK
Aldonu nacilingvan radioelsendon pri UK
(fonto:Ret-info)
Redaktoro: Li Jianhua
|