2011-07-25 La 96a Universala Kongreso de Esperanto kun la temo "dialogo kaj interkompreno" solene inaŭguriĝis matene de la 24a de julio je la 10-a en salono Zamenhof, Bella Centro, Kopenhago, Danio. Ĝin ĉeestis ĉ. 1500 samideanoj el pli ol 40 landoj. UEA-prezidanto Probal Dasgupta prezidis la inaŭguron.
Reprezentantoj el organizoj kaj landaj asocioj sinsekve faris salutparolojn. S-ro Wang Ruixiang, en la nomo de Ĉina Esperanto-Ligo, salutis la kongresanojn. Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, anoncis en sia salutvorto, ke en la ĵus fininta ILEI-konferenco ĉina esperantisto Huang Yinbao estis elektita kiel la sekretario de ILEI. Post kiam norvega esperantistino salutis la kongresanojn kun larmoj pro la ĵus okazintaj teruraj atakoj, kiuj mortigis 98 senkulpajn homojn en Oslo, ĉiuj en la kongresejo stariĝis kaj aplaŭdis por montri sian simpation.
La inaŭguro finiĝis en akompano de la himno La Espero.
(Raportis Liu Zijia kaj fotis Liu Sigong)
 Kongresejo |
|
 Prezidanto de Dana Esperanto-Asocio |
|
 Muziko |
|
 UEA-prezidanto Probal Dasgupta |
|
 Ĉeestantoj |
|
 Salutas Latifou Gbadamassi, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj |
|
 Salutas Wang Ruixiang, vicĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo |
|
 Kongresejo |
|