La 23-an de julio, Lai Changxing, suspektato pri granda kontrabando de la urbo Xiamen, estis rehejmigita de koncerna departemento de Kanado. Posttagmeze de tiu tago en la ĉefurba flughaveno de Pekino reprezentantoj de Ĉinio kaj Kanado plenumis proceduron de la transdono, kaj poste la ĉina polico deklaris arestordonon kontraŭ Lai Changxing kaj sciigis lin pri liaj leĝaj rajtoj, inkl. de dungo de advokato.