2011-07-25 De limako
Mi endormiĝis iom frue vendrede, sed sukcesis dormi sufiĉe bone kaj leviĝis je bona horo por la mateno. Ĉe matenmanĝo, mi renkontis José Antonio Vergara, kiun mi gastigis ĉe mia domo antaŭ kelkaj jaroj. Li diris al mi ke li prelegis ĉe la ILEI simpozio kaj postulis ke mi venu, do mi ekiris por trovi la vojaĝon al la Universitato de Kopenhago. Survoje, mi renkonktis kelkajn aliajn homojn samcelajn kaj ni kune veturis per metroo kaj piede al la simpozio.
Prelegis tri homoj matene. Amri Wandel, astronomiisto de Israelo, parolis pri la defio ke oni devas paroli la anglan por partopreni sciencon. Marek Blahuŝ resumis komputilajn rimedojn por lingvistikajn komprenon de Esperanto, ekzemple sintakso, morfologio, ktp. José Antonio prelegis pri la historio de multlingveco en scienco kaj defio alporti sciencajn konojn al la publiko. Poste, oni diskutis konkludojn de la simpozio kiuj, finfine al mi, ŝajnis iom kiel raŭmismo: la agnosko ke la angla jam fariĝis la internacia lingvo de la nuna epoko kaj ne meritas barakti kontraŭ tio, sed samtempe ke la esperantistaro konservu siajn fortojn kaj montru bonan ekzemplon al la mondo. En unu rapida frazo, tamen, mi ne povas kapti la tuton de la konkludojn.
Post la simpozio, mi revenis al la Bella Center kie mi sukcesis enskribiĝi por la Universala Kongreso. Tuj poste, mi renkontis Kalle Kniivila. Ni kune observis komitat-kunsidon de UEA, iel ne endormiĝis, kaj poste veturis al la urbocentro por mallonge turisti kaj trinki bieron. Ni ne havis bonan ŝancon ĉe restoracioj: la unua estis fermita, la dua tuj fermis kiam ni eniris,ĉe la tria mankis kelnerino, sed la kvara estis tre ĉarma. Ni trinkis bieron kiu nomiĝis Nyhavnolln, aŭ io tia. Bona, sed ordinara. Mi ankoraŭ ne trovis bonan amaran bieron ĉi tie. Poste, mi deĵoris dum la vespero ĉe tablo dum la Movada Foiro por la UEA oficejo en Nov-Jorko.
Dimanĉe, okazis la Solena Inaŭguro, kun multaj prelegoj kaj enkondukoj. La plej drameca momento okazis kiam la reprezentanto de Norvegio salutis la kongreson kaj plore diris, "Nur per amo oni venkos malicon kaj malamon". La tuta kongresejo staris kaj aplaŭdis ŝin. Mi renkontis multajn malnovajn amikojn, inter ili Alicja kaj Dieter kiuj gastigis min kiam mi partoprenis la AIS studadsesion antaŭ kelkaj jaroj en Slovakio. Ankaŭ Roger kaj multajn aliajn mi renkontis.
La vetero fariĝas pli kaj pli malfavora. Dum la reveno de la kongresejo, la vento estis kiel uragano kaj malvarme pluvis. Kiam mi finfine atingis la hotelon, mi ne plu povis senti la fingrojn! Mi decidis ne vojaĝi al la urbocentro por la "Nacia Vespero" kaj decidis resti ĉe la hotelo. Mi profitis je la tempo por prilabori iomete mian prelegon, kiu okazos morgaŭ.
(el esepranto-usa.org.)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|