Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Programo de la kleriga lundo
2011-07-26

    Bloko 1 : de 9:00 ĝis 10:30

 

    Kieldisvastigi Esperanton elektronike?

 

    Peter Baláž, Marek Blahuš, Jevgenij Gaus

 

    (Canuto)

 

    Nepre reto

 

 
    Ĉu ni bone kaj plene eluzas nunajn eblojn por disvastigi Esperanton? Ĉu eblas fari pli? Ĉu estas Interreto (plej) taŭga medio, por sciigi tutan mondon pri Esperanto?

 

    Malkovru aktive kun ni diversajn taŭgajn ilojn kaj irindajn vojojn, por ke Esperanto estu pli videbla kaj pli konata fenomeno. Nian atenton ni dediĉos al Interreto ĝenerale, sed ankaŭ al unuopaj atentindaj projektoj: Vikipedio, lernu.net, Facebook, Twitter, Ipernity ktp.

 

    Esperanto: ĉu Fundamenta, postfundamenta aŭ preterfundamenta?

 

    Renato Corsetti, Gerrit Berveling, Otto Prytz

 

    (Friis)

    Parto A

    1 - prezento de Renato Corsetti, favora al la Fundamento

    2 - prezento de Gerrit Berveling, favora al la evoluo de la lingvo laŭ la uzado

    3 - prezento de Otto Prytz, prezidanto de la afero, favora al la ora mezo

 

    Parto B

 

 

    La publiko devas surloke plenskribi demandaron (kiun ni kunportos), por mezuri sian gradon de subteno al la tri pozicioj. Poste okazos publika "korektado" de la formularo, kaj ĉiu povos kalkuli siajn finajn poentojn.

    Poste la publiko rajtos demandi pri la temo de la kunveno kaj la podianoj respondos.

   

    Enkonduko al UN kaj la UN-familio

    Humphrey Tonkin, Stefano Keller

    (Kehlet)

 

    Reto

    "UN devus uzi Esperanton!" Ofte oni aŭdas tiun deklaron inter esperantistoj. Sed kion la esperantistoj fakte scias pri UN, ĝia strukturo, ĝia laboro, kaj la punktoj kie ĝi estas tuŝebla de la publika opinio? Tiu ĉi seminario celos doni superrigardon pri Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj fakaj instancoj. Se ni ne konas UN, kiel UN konu nin?

 

    Kulturaj valoroj kaj komunikado en internacia konteksto

    Kristin Tytgat

    (Zacho)

    Esperantistoj havas komunan lingvon sed ne komunan referenckadron por bone kaj klare komuniki. Dum la UK en Bjalistoko ni jam precizigis la normojn kaj valorojn de socio kaj pritraktis la kondiĉojn por bona komunikado. En Kopenhago ni daŭrigos tiun temon.

    Kiuspecaj kulturoj ekzistas kaj kiel ni povas karakterizi ilin? Kiumaniere komunikado funkcias inter tiuj kulturgrupoj?

    Kiel ni povas entute konsciiĝi pri kulturaj diferencoj?

    Kiujn kapablojn ni bezonas por efike komuniki en internacia medio por ke la mesaĝo estu bone kaj klare komprenita sen miskomprenoj ?

    En la Esperanto-movado ni kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo. Kiuj estas la kondiĉoj por sukcesplena internacia kunlaborado ?

    Dum la sesio ni provos pritrakti tiujn ĉi demandojn.

 

    Funkciigi interkulturan centron

    Zsófia Kóródy, Peter Zilvar, Lee Jung Kee

    (Noll)

    Pli ol biblioteko, muzeo: lingva, faka kaj organiza klerigejo, staĝejo: la rolo de Interkultura Centro en Herzberg - la Esperanto-urbo. Raraĵoj, interesaĵoj, prezentado de kolektaĵoj, fotoj, filmoj. 5-jara jubileo, historio kaj estonto, realigendaj planoj.

    Diskuttemo: kiel estri tutjare funkciantan Esperanto-centron, kiel servi la Esperanto-movadon per variaj ofertoj?

 

    Bloko 2: de 10.45 ĝis 12.15

    Poŝtelefonoj, tabulkomputiloj kaj Esperanto - novaj evoluoj

    Jacob Nordfalk

    (Canuto)

    Nepre reto

 

 

    La plurfunkciaj poŝtelefonoj kiel iPhone kaj Google Android evoluas per freneza rapideco. Lastatempe tabulkomputiloj kiel Apple iPad furoris en la merkato kaj ŝanĝis la manieron kiel multaj uzas komputilojn kaj la reton.

    Esperanto ĝenerale ne estas subtenata - nek la supersignitaj literoj nek esperanta SMS-vortaro haveblas.

    Novaj evoluoj ŝanĝas tion: en androjdaj telefonoj kaj tabulkomputiloj haveblas kaj Esperanto-literoj kaj vortaroj - kaj eĉ Esperanta parolsintezo.

    Unue mi prezentas la tendencojn de la telefona merkato, la eblecojn de la plurfunkciaj poŝtelefonoj kaj tabulkomputiloj kaj la malfermfontan projekton Google Android.

    Vi provos mem praktike uzi Esperanton en androjdaj telefonoj kaj tabulkomputiloj.

    Poste ni cerbumos pri estontaj ebloj kaj ideoj por Esperanto en la telefono.

    Projekto-paĝo : http://code.google.com/p/esperanto-telefono/

 

    Vikipedio: 10 jaroj, kaj poste?

    Marek Blahuš, vikipediisto ekde 2005, partoprenonto de Wikimania 2011.

    Prefere reto

    (Friis)

    Vikipedio, la libera enciklopedio, estas hodiaŭ unu el la plej vizitataj retpaĝaroj en la mondo, kaj ĝia Esperanto-versio kun 150,000 artikoloj estas tre grava atingaĵo de la Esperanto-movado. Tamen ankoraŭ ne ĉiu esperantisto profitas la ŝancon kontribui al tiu komuna projekto, kunkreata de volontuloj el la tuta mondo. En la prelego ni konatiĝos kun la redaktaj principoj de la enciklopedio kaj ekkonos kelkajn interesajn perspektivojn de ĝi. Tion sekvos praktika parto, en kiu ni klopodos komune trovi kaj venki malhelpojn spertatajn de la vikipediaj uzantoj kaj redaktantoj.

 

    Kielutiligi Delegito-reton

    HORI Jasuo

    (Kehlet)

    Kio distingas Esperanton de aliaj lingvoj? Tio estas la delegita reto, kiu enhavas nomojn en pli ol 100 landoj. Neniu alia lingvo, eĉ la angla, havas tian servon. Dank' al tiu mondvasteco, Esperanto povas utili pli ol la angla, tamen esperantistoj tre malmulte uzas tiun servon.

    Mi jam multe uzis ĝin, ekzemple mi kolektis muzikilojn, poŝtkartojn, poŝtmarkojn, kalendarojn, pacajn mesaĝojn ktp, kaj poste montris tiujn al la publiko. Utiligo de Delegita reto plifortigas nian movadon, kaj samtempe montras al la ekstera mondo utilecon kaj mirindecon de Esperanto. En la kunsido mi prezentos miajn spertojn kaj eĉ koncertos per tiuj muzikiloj.

 

    Tradukado en multlingvaj medioj

    Brian Moon

    (Zacho)

 

 

    Ĉar ni ne uzas nian lingvon en glora izoliĝo disde la cetera mondo, ĉiu uzanto de Esperanto pli-malpli ofte konfrontiĝas kun problemoj de tradukado inter Esperanto kaj naciaj lingvoj. Por reliefigi la interlingvajn problemojn el iom alia perspektivo, mi proponas konsideri la situacion en multlingvaj organizaĵoj kiel Eŭropa Unio.

    Sur bazo de praktika tradukado de specimena teksto jam ekzistanta en diversaj lingvoj, ni iom esploros la avantaĝojn kaj la problemojn de Esperanto en tiu ĉi kampo.

 

    Interkulturo:

    kielestimi kaj kritiki inter junuloj kaj postjunuloj

    Elisabeth Schwarzer

    (Noll)

    Jen private jen asocie ofte estas okazo senti kontentecon, ĝuon aŭ malon en interago. Estas diversaj manieroj reagi, ĉu diri ion, kion aŭ malaperi/reveni. Eble jam okazis al vi ke vi ne bone povis kompreni kion la alia (eble de tute alia aĝogrupo) volis esprimi. Unika okazo aktivi, paroli tiuteme laŭ la dialoga metodo de David Bohm.

    Aktiva seminarieto por maks. 20 homoj de ĉ. 14 ĝis senlima aĝo; ankaŭ interesitaj post-junuloj tre bonvenaj!

 

    Bloko 3: de 12.30 ĝis 14.00

    Dua Vivo

    Anna Lowenstein

    Nepre reto

    (Canuto)

    Imagu Esperanto-grupon, kiun vi povus viziti en iu ajn horo kaj tie renkonti esperantistojn el la plej diversaj mondopartoj. Tia grupo jam ekzistas en la virtuala mondo Dua Vivo (Second Life). Dum la kunveno de Kleriga Lundo ni vizitos Esperanto-landon, la esperantistan terenon en Dua Vivo, kie troviĝas kursejo, biblioteko, dancejo kaj babilejo, bele lokitaj inter maro kaj montoj. Tie ni ankaŭ renkontos kelkajn aktivulojn, kiuj bedaŭrinde ne povis veni al Kopenhago, sed sidos ĉe siaj komputiloj diversloke tra la mondo por saluti vin virtuale en Dua Vivo.

 

    Internaciaj projektoj kaj subvenciebloj

    Zsófia Kóródy, Peter Zilvar

    (Friis)

    Internaciaj projektoj, subvenciebloj, kunlaboro kadre de la eŭropa programo 'Dumviva Lernado'. Prezentado pri sukcesaj Comenius-, Erasmus- kaj Grundtvig-projektoj. Spertinterŝanĝo, kunveno por projektontoj, praktikaj konsiloj, helpo al kunlaboremuloj, konkreta planado por ellaboro de internaciaj projektoj.

 

    Kielverki por la verda gazetaro

    Paul Gubbins

    (Kehlet)

    Vi ĉeestis kongreson aŭ alian esperantan eventon. Vi volas priraporti ĝin en via regiona aŭ nacia bulteno. Sed kie kaj kiel komenci? Kiel krei informoriĉan artikolon, kiu kaptos kaj retenos la intereson de leganto? Alivorte, kio distingas raporton legindan de raporto simple legenda? Paul Gubbins, ĉefredaktoro de Monato, gvidas praktikan verkado-sesion, dum kiu partoprenantoj trovos respondojn al tiuj ĉi demandoj kaj mem verkos propran raporton.

 

    La Ludode la Nuda Vero: pensi kaj paroli en Esperanto

    Marlijne Hemelaaar, Ana Montesinos

    (Zacho)

    Lernantoj kaj progresantaj uzantoj de Esperanto ĉiam serĉas novajn eblojn por ekzerci la lingvon. En ĉi tiu seminario oni povas praktiki ludon tradukitan el la nederlanda. Konsistas el okdek personaj kaj filozofaj temoj por inciteti unu la alian kaj provoki al pensado. Uzu demandkartojn kaj respondkartojn por ekkoni unu la alian kaj vin mem, por pliprecizigi aǔ eble ŝanĝi opiniojn. Kion la alia diros? Kaj kiel vi mem respondas al demandoj kiel ekzemple: Ĉu vi estus iĝinta alia homo se vi naskiĝus en tute alia regiono? Ĉu vi opinias ke estas bone por la mondo se ĉiuj samopinias? Ĉu vi ne ŝatas dubi?

 

    La ludo taǔgas por klubkunvenoj, lingvokursoj, konversacirondoj, ktp. Ludu kaj lernu!

    Model-postula Rezonado Per "Klakiloj" Aktivigas Lernadon

    Steven D. BREWER

    (Noll)

    La uzo de problemoj kiuj postulas studentan rezonadon per modeloj dum klerigado tranformas la sperton de studentoj. Antaŭ dek jaroj, ni adoptis elektronikan sistemon -- la tiel-nomatajn "klakilojn" -- por faciligi la uzon de demandoj dum instruado kaj komencis esplori kiel uzi ilin por engaĝigi la studentojn en kaj malgrandgrupajn kaj tutklasajn diskutojn pri problemoj. Ekde tiam, ni multe lernas pri la specoj de problemoj kiuj plej bone kondukas al studenta scio-kreado. Mi superrigardos la klerigajn rezultojn de tiaj instru-sistemoj kaj priskribos (1) kiel krei subtenan medion por problem-trakta instruado, (2) kiel verki efikajn problemojn kiuj postulas rezonadon kaj ne nur simplan memoron, kaj (3) kiel faciligi kaj direkti la studentajn respondojn en malgrandaj grupoj kaj tutklasaj diskutoj. Partoprenantoj laboros are por konstrui problemojn, poste esploros kaj kritikos la konstruitajn problemojn.

 

Kontribuo de ClaudeNourmont

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng