Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Nova estraro en TEĴA
2011-07-26

    La Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) dum sia kunsido en Kopenhago elektis novan estraron.

 

    Trideko da membroj kolektiĝis en la kunveno de TEĴA en Kopenhago en lundo. La kunveno akceptis la raporton de la prezidanto Audrys Antanaitis, kaj la financan raporton, kiun same prezentis la prezidanto, ĉar la ĝenerala sekretario Vytautas Šilas pro malsano ne povis ĉeesti la kunvenon.

 

    La estraron pro propra deziro forlasis Mariana Evlogieva, Aleksandr Korĵenkov, Kalle Kniivilä kaj Gabriela Kosiarska. Por nova mandatperiodo estis elektitaj la prezidanto Audrys Antanaitis, la ĝenerala sekretario Vytautas Šilas, kaj estrarano Dieter Rooke, kiu ne ĉeestis, sed ankaŭ ne anoncis deziron forlasi la estraron. Kiel novaj estraranoj estis elektitaj Stano Marček, Bengt Nordlöf, Alfred Schubert kaj Dmitrij Ŝevĉenko.

 

    Poste Peter Baláž rakontis pri la novaĵreteja projekto aktuale.info kaj Paul Gubbins pri la revuo Monato. Ambaŭ esperis starigi aktivan kunlaboron kun la membroj de TEĴA. Similan esperon poste esprimis ankaŭ la nova estrarano Stano Marček, redaktoro de la revuo Esperanto.

 

(el Libera folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng