Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Prioritatoj por la edukado
2011-07-26

--Subkomitato pri Edukado -- raporto el Kopenhago

 

    Gazetara komuniko por Vikinga Voĉo, la hejmpaĝo de ILEI kaj aliaj revuoj.

 

    La subkomitato de UEA pri edukado kunvenis en la 25a de julio, 2011 en salono Noll, kun 14 partoprenantoj, el kiuj 7 komitatanoj de UEA.

 

    § La kunsido konstatis la urĝon trovipliajn kursanojn por la tri-jara postdiploma kursaro pri interlingvistiko en UAM, Poznano, kies aliĝlimo estas la 16a de aŭgusto 2011.

 

    § Pri instruista trejnado la kunsido proponas komunan apogon de UEA kaj ILEI por la nova retbazita projekto RITE.

 

    § Pri tutmondigo la subkomitato rekomendas, ke UEA kaj ILEI kune kaj plue apogu regionajn kunvenojn kun eduka enhavo.

 

    § Pri la ekzamenoj de UEA-ILEI oni konstatis la bezonon reeldoni ĝian gvidlibron, kaj difini por la ekzamenoj novajn ekzistokialojn bazitaj sur la diferencoj inter ili kaj la KER-ekzamenoj.

 

    La subkomitato petas al UEA ene de 30 tagoj principe kaj praktike esprimi subtenon por la projekto esperanto125 per plenumo de kvar detaligitaj punktoj.

 

    La plena komitato de UEA traktos la subkomisionan rekomendojn vendrede.

 

(El edukado.net)

Redaktoro: Chen Ji

 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng