Matene de la 25a de julio 50 ekzempleroj de la papera revuo El Popola Ĉinio rapide elĉerpiĝis tuj post la inaŭguro de la budo de reta El Popola Ĉinio. La nove eldonita numero vekis nostalgion de malnovaj legantoj de la revuo de EPĈ. Morgaŭ posttagmeze okazos la kunsido de reta EPĈ.