2011-07-26
 Wen Jiabao (la unua de dekstre) intervidiĝas kun la delegacio de la Japana Asocio por Akceli Internacian Komercon. |
La 24-an de julio ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis en Pekino kun delegacio de la Japana Asocio por Akceli Internacian Komercon gvidata de Kono Yohei, eksprezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj.
Wen Jiabao diris, ke nuntempe evidente oftiĝas dulandaj ekonomia kaj komerca kunlaboroj, kulturaj interŝanĝoj kaj kontaktoj de popolanoj, multe grandiĝas komunaj interesoj, la du flankoj devas domaĝi la malfacile kreitan situacion.
Kono Yohei diris, ke ĉinaj gvidantoj kaj popolo donis fortajn subtenojn al Japanio, kiam ĝi estis en malfacila situacio post katastrofo, kaj pri tio la japana popolo tre emociiĝis kaj inspiriĝis. Japanio rigardas la rapidan ekonomian kreskon de Ĉinio kiel gravan ŝancon kaj esperas pligrandigi komercan kaj investan kunlaborojn kun Ĉinio por reciproka profito kaj komuna gajno.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|