Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
La Guangdong-a E-Asocio agadis por la 124-a datreveno de la eldono de la Unua Libro de Esperanto
2011-07-26
    Posttagmeze de la 17-a de julio, pli ol 30 esperantistoj el la urboj Kantono kaj Foshan k.a. kolektiĝis en la Panhe-a Skulptaĵo-Gardeno de Kantono mrmore la 124-an datrevenon de la eldono de la Unua Libro de Esperanto.
 
 
    La aktivadon prezidis s-ro Ye Peixue, vicprezidanto de la Guangdong-a E-Asocio. Intertempe, s-ro Lin Liyuan, prezidanto de la Kantona E-Asocio, konigis la aranĝojn pri la du gravaj aktivadoj por la kuranta jaro, la celebradon de la 30-a datreveno de la fondiĝo de la Guangdong-a E-Asocio por la venonta jaro kaj la organizon de la Guangdong-a delegacio al la 97-a UK okazonta en Vjetnamio, kaj ankaŭ parolis pri aliaj aferoj.
 
 
    S-ro Zhang Shaoji, vicprezidanto de la Guangdong-a E-Asocio, rakontis en Esperanto pri la grava signifo de la eldono de la Unua Libro de Esperanto, reagis per Esperanto kun la ĉeestantoj kaj interŝanĝis sciojn pri ĝeneralaj aferoj rilataj al Esperanto.
 
 
    S-ro Feng Yongfu, vicprezidanto de la Guangdong-a E-Asocio kaj kun la reputacio kiel vjetnamologo, parolis pri la unuapaŝa plano de Guangdong-aj esperantistoj pri la partopreno en la vjetnama UK okazonta en la venonta jaro.
 
 
    Lin sekvis s-ro Zhang Dawen, veterana esperantisto el la urbo Kantono. Li prezentis la ideologion pri Babel-turo de Esperanto. S-ro Ye Peixue konigis la situacion de la baldaŭa vojaĝo de Babel-turo de Esperanto al Eŭropo.
 
 
    Ankaŭ s-ino Tan Xiayi, vicĝenerala sekretario de la Kantona E-Asocio, s-ro Liang Naikeng, samideano el la urbo Foshan, kaj aliaj samideanoj faris paroladon en varma kaj harmonia atmosfero. Poste, la ĉeestantoj kune vespermanĝis en restoracio.
 
 

Ĉeestantoj de la agado de la Guangdong-a E-Asocio 
 

La parolon faras s-ro Liang Naikeng (en blua vesto). 
 

S-ro Ye Peixue (la dua de maldekstre) kun Guangdong-aj samideanoj 
 
 
S-ino Tan Xiayi (staranta) prezentas sian vojaĝon kune kun Hubei-aj samideanoj.
 

S-ro Zhang Dawen (la unua de maldekstre) konigas la ideologion pri Babel-turo de Esperanto. 
 
 
(Kontribuo de la Guangdong-a E-Asocio)
 
Redaktoro: Wang Lihua
 
 
 
 
La de Laŭlum esperantigita ĉina romano Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento estas eldonita. La romano priskribis la vivon, morton kaj mizeron de Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng