2011-07-26 de A.SIDOROV (Sankt-Peterburgo el Rusio)
 Sinjoro Nikolaj Aleksandroviĉ Kazi-Girej |
Kazi-Girej Nikolaj Aleksandroviĉ estas ruso el Kaŭkazo, civila ĉefinĝeniero en Ĉina Orienta fervojo en Manĉurio. Nask. 9 nov. 1866 en S.-Peterburg.
Kazi-Girej esperantisto ekde 1894 tiam loĝanta en Filonovo kaj estis abonanto de la ĵurnalo “Esperantisto”.
Gazi-Girej estis kunfondinto kaj la unua prezidanto de Manĉura E-Societo.
N.A.Kazi-Girej estas aŭtoro de du tradukoj de V.Garŝin kiujn li faris en 1896 kaj 1912 jaroj, ankaŭ tradukinto de M.Lermontova rakonto “Heroo de nia tempo” farita en 1902 (aŭ en 1903) kaj sendita al Zamenhof por lia bontrovo.
Komence de 1897 Kazi-Girej vizitis Svedlandon sciante neniun vorton svedlingve. Dank’al Esperanto lia vojaĝo, pro komplezo de svedaj esperantistoj, estis aranĝita per oportunoj ne malpli ol al iu altrangulo.
 Konsilantaro de la Manĉura Esperanta Societo en Harbino : N . Kazi -Girej ( prezidanto, la unua de maldekstre); I. I. Leseckij (sekretario, la dua de maldekstre); A. Buŝujev (bibliotekisto , la dua de dekstre) kaj F. Zanevskij (kasisto, la unua de dekstre). |
En 1902 Kazi-Girej eldonis (en 7 eŭropaj lingvoj inkluzive Esperanton) leteron pri rolo de Esperanto, adresita al la Geografia Societo Antwerpena.
Printempe de 1903 Kazi-Girej venis en Bohemion, prezentis sin inĝeniero kaj posedanto de grafit-minejo en tiama nova Harbin (Manĉurio), vizitadis esperantistojn kaj diversajn fabrikojn. Lia lasta vizito en Bohemio estis ĉe František Svačina en České Budějovice, la 17-an de marto. El tie li veturis la urbon Linz kaj tra Aŭstrio kaj Svislando en Francujon. Bohemiaj esperantistoj notis ke Kazi-Girej Esperanton parolis tre lerte. Reveninte el sia Eŭropa vojaĝo li daŭre aktive laboris por E-movado. En “Lingvo Internacia” aperis en aprilo 1904 du liaj leteroj el Port-Arturo (nun Ljuŝun), kie li vivis en servo al la Ruĝa Kruco, pri la tieaj vivo kaj okazintaĵoj. La ĉeĥa traduko de tiuj leteroj aperis en la gazeto “Ĉas” (“Tempo”) la 11-an de junio 1904.
Dank’al diligenta popularigado pri la lingvo Esperanto konstante kreskis intereso pri ĝi ĉe la Harbinanoj. Harbina E-Societo en 1910 havis ĉirkaŭ 50 membrojn. Okaze de l’ jubileo de L.Zamenhofo la Manĉura E-Societo sendis gratulan telegramon al la D-ro Esperanto.
 Esperantista Rondeto en Harbino |
Pro la kreskanta intereso pri Esperanto en harbina klerularo troviĝis multe da personoj, interesiĝantaj pri Esperanto, kaj ĝuste pro tio Harbina E-Societo organizis kursojn, gvidatajn de fervora prezidanto Kazi-Girej. La E-kursojn vizitis 60 personoj de plej diversaj profesioj, inter ili unu generalo kaj kelkaj personoj, okupantaj altajn postenojn en la urba administracio.
La 20-an de januaro 1913 en Komerca lernejo okazis kunsido de instruistaro de unuagradaj lernejoj, apartenantaj al Ĉina Orienta kaj Usuria fervojoj kaj al urbo Harbino. La najlo de l’kunsido estis raporto de la prezidanto de E-Societo, inĝeniero Kazi-Girej pri ĝenerala signifo kaj historio de internacia lingvo kaj aparte pri la aktuala stato de Esperanto. Raporto sekvis vivplenajn diskutojn daŭrintaj dum tri horoj. La kunsido decidis ke estas “necese aranĝi E-kursojn por instruistoj de unuagradaj lernejoj”.
La 29-an de januaro 1913 Kazi-Girej komencis la duan serion de lecionoj. En la sama tago s-ro Kazi-Girej ricevis proponon aranĝi E-kurson en la tiama Harbina Popola Universitato.
Kazi-Girej plu gvidis E-kursojn dum 1914, sed jam ne sola, al li jam helpis du samsocietanoj. En la sama jaro loka gazeto informis pri laŭdinda laboro de Manĉura E-Societo sub gvido de Kazi-Girej.
Nikolaj Aleksandroviĉ Kazi-Girej mortis la 30-an de decembro 1917 en Harbino.
Referemca ĵoj :
1. La «Enciklopedio de Esperanto», Budapest, 1986, p. 284.
2. «Esperantisto», N 1 (61), 15 Januaro 1895.
3. Saĥarov A. «Rememoroj de centprocenta esperantisto», Moskvo, 1993, p.13.
4. Parolo, dirita dum la malfermo de Arĥangelska filio de la S.-Peterburga E-Societo «Espero» la 21-an de novembro 1898.
5. Kamaryt S. «Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio», Praha, 1983, p.38.
6. «La Ondo de Esperanto», 1910, N 1, p.5.
7. «La Ondo de Esperanto», 1913, N 1, p.6.
8. «La Ondo de Esperanto», 1913, N 3, p. 49.
9. «La Ondo de Esperanto», 1914, N 2, p.36.
10. «Ĥarbinskij Vjestnik», 1914 (Artikolo pri Manĉura E-Societo).
Redaktoro: Li Jianhua
|